Saturday 30 December 2006

Esperantistoj en Estona Televido

La 28-an de decembro ETV (la ŝtata tutlanda televidkanalo) montris dum la vespera tre populara programero "Paar" ('paro') ĉ. 10-minutan intervjuon kun esperantistinoj Diana kaj Irina Aitai. Ankoraŭ unu bona okazo por montri ke Esperanto vivas kaj kial ĝi estas bezonata. La programero estis ripetata sabate la 30-an de decembro kaj estos ankoraŭfoje la 4-an de januaro.

Sunday 24 December 2006

La Verda Velo

Por maraj aferoj mi kreis nun apartan blogon kiu nomiĝas La Verda Velo kaj la adreso estas http://maristoj.blogspot.com (la vorto Maro estis jam ne libera... do tial malsamaj la titolo kaj la adreso). Hodiaŭ mi kreis ĉe Google ankaŭ novan diskutgrupon pri-maran Maristoj kaj ĝia adreso estas http://groups.google.com/group/maristoj . Ĉiuj kiuj ŝatas maron estas bonvenaj.

Peeter Aitai

Saturday 23 December 2006

Korektoj

LA NOMOJ DE SEMAJNTAGOJ
Erare estas notita ke dimanĉo estas sanktatago ankaŭ en la finna lingvo. Finne ĝi nomiĝas sunnuntai - suntago. Pli pri la temo legeblas en SCE http://groups.google.com/group/soc.culture.esperanto

MARISTAJ AFEROJ
Naskiĝtempo de EMLI estas 1978 (la 63-a UK en Varna, Bulgario). 1980 (dum la 36-a IJK en Rauma, Finnlando) mi penis trovi eblon por ĝia oficiala registriĝo. (Pli detale estonte.)

KRIZO?
Pro la artikoleto en la blogo mi ricevis personan leteron de ĝenerala direktoro de UEA s-ro Osmo Buller. Kaj ĉar mi opinias UEA (la centra organizaĵo de esperantistoj) mia organizaĵo, mi nun pagis al ĝi kotizon kaj por la finiĝanta kaj por la sekvonta jaroj. Tio estas mia modesta monkontribuo por subteni la asocion (mi ja pagas membrokotizon al Friends of Liverpool Museums (Amikoj de Liverpoolaj Muzeoj) por ilia subteno do kial do ne subteni esperanton...).

EBLAJ ERAROJ
Ĉar la blogo estas mia privata taglibro mi ne tre serioze redaktas la enmetatajn tekstojn kiel mi faras pri la artikoloj por gazetoj. Do bonvolu pardoni eblajn erarojn, ne bonan lingvouzon kaj provizoran mankon de supersignohavaj literoj.

Peeter Aitai - petro.esperantisto@mail.ee

Monday 18 December 2006

La nomoj de semajntagoj

Antaŭnelonge unu estona esperantisto plendis al mi ke li ne scias kial la nomoj de tagoj en esperanto estas ne iaj logikaj kiel ekzemple en la estona lingvo kie lundo estas unuatago, mardo duatago, merkredo triatago kaj ĵaŭdo kvaratago.
La semajntagoj havas nomojn (en esperanto) laŭ tradicio de eŭropaj lingvoj. Ĉar dum malnovaj tempoj astrologio havis gravan rolon en homa vivo kaj ĉar laŭ astrologio ĉiu tago de semajno estas influita de iu astro, estas facile rimarki ke la nomoj de tagoj devenas de la nomoj de la koncernaj astroj: lundo - Luno, mardo - Marso, merkredo - Merkuro, ĵaŭdo - Jupitero, vendredo - Venuso, sabato - Saturno, dimanĉo - Suno. Videblas ankaŭ ke sabato estas ligita kun "sabbat" kaj sciata estas ke Suno estis iam la ĉefdio. Dimanĉo devenas de la vorto dio. En la estona kaj finna lingvoj la nomo de dimanĉo estas sanktatago.
Ĉar uzataj estas pluraj diversaj kalendaroj kaj ĉar ne ĉie la semajno komenciĝas per la sama tago (laŭ iuj semajno daŭras de lundo ĝis dimanĉo, laŭ aliaj ĝi daŭras de dimanĉo ĝis sabato. Do la sepa tago povas esti aŭ sabato aŭ dimanĉo). Pro tio ne estas bone doni al la semajntagoj numerhavajn radikojn.

Peeter Aitai

Friday 15 December 2006

Neaŭdeblaj sonoj

Jam antaŭ ioma tempo (eble antaŭ jaro) mi aŭdis pri interesa psikologia esploro klariganta kial al iuj estas malfacile prononci sonojn kiujn aliaj aŭdas kaj prononcas klare. Laŭ tiu esploro oni asertas ke personoj ofte ne aŭdas parolsonojn kiujn ili ne aŭdis dum la infanaĝo. Temas ne pri tio ke la orelo ne aŭdas ilin sed pri tio ke la cerbo ne distingas ilin kiel aparta sono. Do se infano aŭdis nur la gepatran lingvon kiu uzas nur b, d, g kaj neniam uzas p, t, k la persono ne povas plenaĝe prononci p, t, k pro tio ke li ne aŭdas tiujn sonojn (lia cerbo ne diferencigas ilin). (Tiu ĉi ekzemplo estas mia sed konforma al la aserto). Eble tio klarigas ankaŭ kial al esperantistoj de iuj nacioj estas malfacile lerni korektan prononcadon de Esperanto.
Peeter Aitai

Sunday 10 December 2006

Nenormala esperantisto

la 30-an de novembro 2006 Anton Oberndorfer skribis en sia artikolo "Misproporcio" en soc.culture.esperanto Google Group interalie jenon:
Normala esperantisto eble nur unufoje dum la jaro vere parolas la lingvon dum internacia aranĝo. Dum la cetera tempo de la jaro tiu esperantisto eĉ apenaŭ aŭdas la lingvon sed nur legas kaj skribas (hodiaŭ ĉefe en la interreto).
Al tio mi respondis:
Laŭ difino de A.Oberndorfer mi ne estas normala esperantisto sed tiu nenormaleco ne malhelpas al mi eldiri mian opinion. Dum mia edzeco kio daŭris 15 jarojn Esperanto estis mia sola hejma lingvo kaj ĉefe parola kaj ne skriba. Post deko da jaroj mi rimarkis ke mi jam uzas ĝin kiel la gepatran ne pensante pri la lingvo kaj ne plu sentante specifan plezuron de ĝia uzado. Tamen la esprimmalfacilaĵoj per tio ne malaperas. Diferenco de skribitaj tekstoj kaj parolito dum konvesacioj diferencas ankaŭ en la gepatra lingvo. Al parola lingvo similas ankaŭ lingvouzo en babilejoj (skribaj) kie oni devas respondi tuj. Ĉi tie videblas ne nur lingvoscipovo sed homa kapablo por publika parolo entute. Alia afero estas nesufiĉo de parolpraktiko kaj eĉ nesufiĉo de aŭskultado de parola lingvo. Kompreneble aŭskulti oni povas radioelsendojn (ankaŭ per interreto) sed tio ne sufiĉas. Evoluo de komuniktekniko tamen permesas esperi ke la situacio jam ŝanĝiĝas. Skajpo kaj aliaj parolkomunikiloj ebligas al esperantistoj (disigitaj en la tuta mondo) komunikiĝi parole (voĉe). Jam eblas voĉaj babiladoj en babilejoj kaj konferencejoj... Mi certas ke jam baldaŭ distanca voĉkomunikado inter homoj ĉesas esti problemo. Restas tamen problemo kapabli publike paroli kaj en Esperanto kaj en la gepatra lingvo. Sendube la iniciato krei multajn voĉakompanitajn filmetojn kion eblas interrete rigardi estas bona afero. Sukceson!

Peeter Aitai

Disputoj en Snifejo (komenco)

Akirinte interretan konekteblon hejme antaŭ paro da monatoj mi trovis por mi Ĝangalon kaj ĝian babilejon. Tie mi aŭdis pri la Snifejo (http://pp.kpnet.fi/jhii/sablo) kaj la problemoj ekestantaj tie. Surloke evidentiĝis ke Snifi (la mastro) intencas forigi supersignojn kaj "arestas" (ne enlasas plu) personojn kiuj aktive protestas kontraŭ tio. Krome li pravigis siajn reformojn kiel rajto kaj bezono plibonigi Esperanton (ĉar tio estas planlingvo) kaj la supersignojn ne taŭgaj por komputiloj.
Mi ne estas lingvisto (eĉ ne amatora), tamen mi eldiris kelkion pri tio.
(Bedaŭrinde mi ne konservis la tekstojn (krom la fino) kaj nun nur supraĵe kaj kurte prezentas la enhavon).

FALSAJ ARGUMENTOJ
Estis skribita ke pro komputiloj kaj mobiltelefonoj la supersignoj estas netaŭgaj (kaj la koncernaj programoj uzebligaj ilin kreas malbonan kodigon).
Mi diris ke la komputilprograma problemo estas jam historia jam de estinto. Krome la mobiltelefonoj ebligas per unufoja premado de butonoj skribi nur .adgjmptw kaj tio ne estas sufiĉa kialo por redukti ĉiujn alfabetojn al nur tiuj literoj.
KONSILO
Mi konsilis al Snifi komenci sensupersignigon de la finna lingvo (por ke li komprenu kion tio signifas) kaj aldonis ke SE ĉiuj grandaj lingvoj (la germana, franca k.a.) rifuzas ilin do tiam kompreneble ankaŭ esperantistoj diskutu la literaran reformon.
RAJTOJ DE KOMUNUMO
Lingvo estas grava komunikilo de socio/lingvokomunumo. Tiu ilo estas grava por vivkapablo de la socio kaj pro tio de socio gardata. Multaj lingvoj estas pro tio kontrolataj de la komunumo en formo de ŝtataj leĝoj. Komunumo ĉiam kontraŭas agojn kiuj estas danĝeraj por konserviĝo de boneco de vivbezonaj iloj. Esperanto naskiĝis kiel projekto sed estas nun viva lingvo (simila al tiaj kiajn ni nomas naciaj). Krom amaso de ĉiutagaj uzantoj de la lingvo oni ne rajtas ne atenti moralajn rajtojn de jam pluraj generacioj de denaskaj esperantistoj.
PRI LA FUNDAMENTO
En la mondo okazas konstante du malaj procedoj kunfaldiĝo de lingvoj (dialektoj) (kiel ekzemplo estu ekesto de la estona aŭ finna ("literatura") lingvo kaj dialektiĝo de lingvoj (kiel ekzemplo estu jama sufiĉa malsimileco de la angla kaj usona angla lingvo(j)).
Se la komunumo ne gardas unuecon de tiu grava ilo per reguligo okazas ĝia difektiĝo. Kio okazas se la lingvo estas neunueca donanta al juĝisto eblon trakti leĝojn laŭ propra deziro...
Por komparo taŭgas trafiko. Se mankas trafikreguloj do pro ilia bezono okazas loka reguliĝo. (Senregula trafiko estas vivdanĝera kaoso). Tiu lokeca praktiko kaŭzas malfacilojn al internacia trafiko. Ekzemple la dekstraflanka kaj maldekstraflanka trafiko. Kaj ne eblas iu ajn kompromiso ebligante samtempe ambaŭ. Se oni poste penas kunordigi regulojn do tio kaŭzas gravajn malfacilaĵojn. Malfeliĉaj estas tiuj kiuj devas relerni la novajn regulojn malsimilajn auŭ eĉ malajn al sia jama praktiko. (Ekzemple mi donis transiron de Svedio de la maldekstra al la dekstra trafiko en mezo de la pasinta jarcento).
ALFABETOJ kaj SUPERSIGNOJ
En la mondo estas multaj literaroj, alfabetoj. Ekzistas ankaŭ skriboj kie oni ne uzas literojn (kiel la ĉina kie oni uzas hieroglifojn. Ili estas kutime uzataj 5000 sed eblas 10-oble pli). Plejparto de 3000-12000 lingvoj de la mondo (ilia kvanto estas ne certa ne pro nesciado de ili sed pro malfacileco fiksi ĉu temas pri aparta lingvo au nur dialekto) uzas alfabetojn. Ekzistas alfabetoj kun tre multaj literoj kiel la khmera en Kamboĝo kiu uzas 74 literojn kaj ekzistas lingvoj kiuj uzas tre malmultajn literojn kiel ekzemple la rodoka lingvo de Bougainville Insulo kiu uzas nur 11 literojn. La plej disvastiĝintaj estas la latina kaj cirila alfabetoj kiuj ambaŭ devenas de la greka kiu ankaŭ ne estas la origino sed evoluigo de antaŭaj. Do plejparto de alfabetoj uzataj estas historiaj. Kompreneble eblas disputi pri tio ĉu la uzataj alfabetoj estas bonaj ekzemple el vidpunkto de rimarkeblo kaj memoreblo de tiuj skribsignoj. Sed realo estas ke kelkaj alfabetoj (la plej grava inter ili la latina) estas daŭre uzataj por skriboj de tre multaj lingvoj. Sed la lingvoj havas malsamajn prononcojn (sonojn kiujn la literoj devas signi). Eblas uzi ekzemple fonetikan alfabeton (rigardu Internacia Fonetika Alfabeto en Vikipedio) per kio oni notas prononcon de fremdlingvaj vortoj en multaj vortaroj sed oni tamen preferas la tradiciajn. Por solvi tiun problemon oni uzas aŭ kelkliteran "kodigon" de konkreta sono aŭ kreas aldonajn literojn aŭ kiel ĉefa praktiko uzas diakritajn (aldonajn) signojn sur la literoj (ili povas esti aŭ super aŭ sub aŭ apud aŭ sur litero aŭ kelkloke samtempe). Ni devas konstati ke plejparto de lingvoj jam historie uzas supersignohavajn literojn. Sed ne tio estas la ĉefa komplikaĵo. Malfaciligas aferon tio ke la samaj literoj estas uzataj por malsamaj sonoj (prononcataj malsame) en diversaj (ofte eĉ proksimaj) lingvoj.
Laŭ mi alfabeto ne estas esence grava elemento de lingvo. Ekzemple la azerbajĝana lingvo uzis antaŭ soveta tempo la araban alfabeton, dum soveta epoko la cirilan, nun la latinan. La lingvo restis kaj estas la sama. Ankaŭ formo de trafiksignoj ne estas grava el vidpunkto de ilia loka uzado. Tamen internacia simileco kaj samsenceco de trafiksignoj gravas en internacia trafiko.
KIAL ZAMENHOF EKUZIS SUPERSIGNOJN
Mi neniam legis pri tio sed se iom pripensi la kialo evidentiĝas.
La skriba formo de vortoj estas tre grava en fremdlingvoj sed grava ankaŭ en la gepatra lingvo ĉar nia memoro fiksas tiun "bildon" de la aspekto de vorto kaj trovas konsciajn kaj subkonsciajn asociojn por retrovo de infarmacio en la cerbo.
Zamenhof celis fari Esperanton pli facile lernebla per tio ke ĝia leksiko (vortaro) estu kiel eble internacia. Sed samtempe la vortoj tiaj havis/as malsaman prononcon en diversaj lingvoj. La solvo per uzado de la supersignoj alportis sciatajn malfacilaĵojn sed donis/as eblon konservi la aspektan formon de internaciaj vortoj. Do supersignoj en Esperanto estas bezonataj kaj multe pli bono ol malbono kaj ilia rifuzado estas ne racia.

Jen mallonge pri tio kion mi kiel nelingvisto diris al Snifi.

Peeter Aitai

Wednesday 6 December 2006

Disputoj en Snifejo (fino)

La fina parto de disputoj pri la supersignoj en Snifejo (Nur miaj tekstoj)
==========================================================
19.10.2006 11:29:12 GMT Peeter » Beleco ne estas objektiva kriterio por taksi vivajn lingvojn. Beleco estas subjektiva laŭ plejparto de aspektoj. Krome ekzistas etikaj moralaj normoj kiujn oni ankaŭ devas konsideri, ne nur pri lingvoj sed por ekzemple por homa eksteraĵo
=============
19.10.2006 11:31:50 GMT Peeter » Lingvoj realaj vivas same kiel vivas homoj aŭ popoloj. Oni ne trovas celon de la vivo sed tio ekzistas malgraŭ ĉio
=============
19.10.2006 11:32:51 GMT Peeter » Nuntempa esperantistaro konsistas grandparte el esperantistoj kiuj ne estas "finvenkistoj"19.10.2006 11:33:45 GMT Peeter » Laŭ mi oni antaŭ ĉio devas klare difini celon kaj nur tiam eblas trovi taŭgan rimedon por solvi la problemon 19.10.2006 11:34:28 GMT Peeter » Tio rilatas al planlingvaj kaj aliaj projektoj
=============
19.10.2006 11:36:23 GMT Peeter » Mi ripetas ke esperanto estas viva lingvo. Ĝia komunumo transformiĝis el plejpartefinvenkistoj al plejparto de simplaj konsumantoj
=============
19.10.2006 11:38:28 GMT Peeter » Ĉar la komunumo de tiu lingvo estas kia ĝi estas, ne estas akceptebla iu ajn radikala ŝanĝo (same kiel ne estas akceptebla radikala ŝanĝo de la finna lingvo)
============
19.10.2006 11:40:02 GMT Peeter » Mi ripetas ke laŭ mi ĉiuj ideoj kiuj ne produktas rektan perforton kaj danĝerojn al aliaj estas bonvenaj kaj se ne tuj do eble iam poste iel utiligeblaj
==========================================================
19.10.2006 12:27:05 GMT Peeter » Supersignoj kiel problemo ekzistas (pejparte ekzistis) en plejparto de lingvoj. Pri bezono de ili en esperanto mi jam skribis pli frue, do ne ripetas. 19.10.2006 12:28:47 GMT Peeter » Havi tajpikon aŭ komputilbutonaron konforman al la propra lingvo povas ĝui ĉefe grandlingvanoj. 19.10.2006 12:34:10 GMT Peeter » En Estonio reginta soveta okupacia ordo kaŭzis ke tajpiloj estis malfacile akireblaj. Se entute aĉeteblis, do produktitaj en Germanio aŭ Jugoslavio kaj sen estonaj literoj. Plejparto de tajpiloj ebligis tajpi supersignajn (ĉapelitajn) literojn per dufoja tajpado (komence supersigno,poste la litero). Mia tajpilo ebligis per plurfoja tajpado tajpi esperantajn literojn sed ne ĉiujn estonajn. En tiaj okazoj oni aŭ forlasas supersignojn entute aŭ uzas aliajn supersignojn. 19.10.2006 12:37:43 GMT Peeter » Anstataŭigo de supersignaj literoj per litergrupo sensupersigna estas eĉ pli malbona ol uzado de aldonaj signoj origine nepropraj en la lingvo. Dum sepdekaj jaroj en Estonio telegrafo transiris al internacia telegrafkodo kaj ĉiuj telegramoj havis anstataŭ supersignaj literoj paron da aliaj. Tio kaŭzis ne nur konstantan ridadon kaj mokojn sed ankaŭ miskomprenojn. 19.10.2006 12:40:37 GMT Peeter » Veno de komputila erao kaj demobiltelefonoj denove levis la demandon pri supersignoj. En Esperanto eblas la h-sistemo kion proponis Zamenhof al presejoj kiuj ne havis supersignojn. Tiu solvo estis antaŭvidita kiel provizora kaj taŭgis nur tiutempe. 19.10.2006 12:42:13 GMT Peeter » Lige kun la unua ondo de komputilprograma disvastiĝo oni ĉefe uzis anglalingvajn programojn kaj supersignoj estis problemo, ne nur en Esperanto sed en plejparto de lingvoj 19.10.2006 12:46:18 GMT Peeter » Malgraŭ tio ke ekzistis propono de Zamenhof por tiaj okazoj, plejparto de esperantistoj iris alian vojon. Mi komence dubis pri boneco de ĝi sed poste ekuzis. La x-sistemo. Fakte ĝi estas eĉ pli bona ol h-sistemo ĉar h estas litero en esperanta literaro sed x ne estas. Do estas pli facile rimarki ke temas ne pri litero sed signo (same kiel supersigno nur iom aliforma kaj aliloke). 19.10.2006 12:47:01 GMT Peeter » Tio ne estas normo sed uzata praktiko pro sciataj kialoj. 19.10.2006 12:48:09 GMT Peeter » Nuntempe supersignoj plu ne estas problemo ĉar multaj grandaj lingvoj bezonis ilin kaj programistoj faris ilin akireblaj (ankaŭ por esperanto). 19.10.2006 12:49:38 GMT Peeter » Se iu ankoraŭ uzas malnovajn programojn aŭ tajpilojn, tio ne estas konsiderinda kialo por rifuzi supersignojn. 19.10.2006 12:51:51 GMT Peeter » Multaj babilejoj esperantaj estas supersignohavaj. Tamen troviĝas ankoraŭ ankaŭ tiaj kie necesas uzi h- au x-sistemon (Ekzemple babilejo de PEA (www.esperanto.pl)). 19.10.2006 12:57:05 GMT Peeter » Tio kun kio mi puŝiĝis nun en snifejo estas tamen io eksterordinara. Por kompreni la fenomenon mi prenis al mi iom da tempo por ne ofendi la mastron kaj trovi pli bonajn esprimojn por klarigi miajn koncernajn opiniojn. 19.10.2006 13:04:44 GMT Peeter » (Daŭrigota poste) 19.10.2006 13:04:59 GMT Peeter » Ĝis
==========
20.10.2006 12:55:38 GMT Peeter » Saluton Snifi! 20.10.2006 12:56:46 GMT Peeter » Hodiaŭ iom pri la literaroj kaj iliaj supersignoj en pli vasta politika kaj precipe lingvopolitika konteksto. 20.10.2006 12:58:10 GMT Peeter » Kiel vi verŝajne bone scias ofte literaro perforte altrudita portas signon de politika influo. 20.10.2006 13:02:55 GMT Peeter » En komenco de pasinta jarcento en nordo oni kompilis skribajn lingvojn por malgrandaj lingvoj (multaj el ili parencaj al la niaj). Literaro ekuzita estis la latina. Dum la Stalina regado kiam en Sovetio regis ekstreme forta rusigo oni ŝanĝis la literarojn de tiuj lingvoj al cirilaj. En tiaj okazoj la lingvouzantoj kiuj perforte devas uzi aliajn literojn konstante sentas sian diskriminadon kio maldemokratie perfortigas ilin. Tiu sento konserviĝas longe (multajn generaciojn). 20.10.2006 13:06:47 GMT Peeter » Mi estas uzinta latinan literaron por korespondado en la rusa lingvo. Mi estas uzinta literojn neproprajn al estona lingvo por korespondado estone. Mi estas uzinta x-sistemon por esperantaj supersignaj literoj. En ĉiuj tiuj okazoj tio estis libervola trovo de solvo al provizora komunik-(skrib)-problemo. 20.10.2006 13:11:10 GMT Peeter » Mi laboras nun en Anglujo. En nia fabriko laboras multaj poloj kaj pluraj latvoj. Kiel pontolingvo ili uzas la rusan lingvon. Tio estas libervola uzo de momentedisponebla rimedo (alia rimedo, la angla, estas al ili ne bone sciata). Tute alia afero estas se ni rigardas la rusan lingvon en ĉirkonstancoj kie tio estis/as atributo de perforta rusigo. Mi opinias ke vi bone scias ekzemplojn kaj mi ne multe ilin donas nun. 20.10.2006 13:13:45 GMT Peeter » Perforta ŝanĝo de lingvo aŭ eĉ literaro estas ne nur maldemokratia sed tio estas kiel perforto kondamninda, en estremaj kazoj eĉ kiel krimo puninda. 20.10.2006 13:19:24 GMT Peeter » Se iu konata finna presejo havas posedanton kiu ekŝatas svedan literaron kaj deklaras ke ekde nun li presas ĉiujn finnlingvajn librojn nur per la sveda literaro. Kiel oni tion akceptas estas facile kompreni. Jes tiu presejo perdas klientojn. Sed fakte ankaŭ konstantaj uzantoj-mendantoj estas en malfacila situacio. Klientoj devas trovi alian presejon (tio prenas tempon kaj energion kaj rimedojn k.t.p.). Do tia svediga decido de presejo alportas komprenatajn sekvojn. 20.10.2006 13:23:21 GMT Peeter » Se subite okazas ke tiu (fikcia) sveda presejo en Finnlando ne nur deklaras ke oni nepre uzu la svedan literaron, sed se okazas ke klientoj transdonintaj siajn finnlingvajn manuskriptojn nur poste trovas ke la presitaj libroj estas literare sensupersignaj... Tio estas krima okazo kaj certe klientoj postulus ilian monon reen (kaj ili estus subtenataj de juĝejoj). 20.10.2006 13:25:29 GMT Peeter » Ne ĉiuj leĝoj kiujn socio gardas estas skribitaj kaj konataj kiel juraj. Ekzistas multaj neskribitaj kondutreguloj kiujn oni nomas etikaj normoj, aŭ moralo aŭ kun similaj terminoj... 20.10.2006 13:28:32 GMT Peeter » Se iu malfermas kafejon do la posedanto rajtas postuli iujn specifajn normojn en sia kafejo. Se lakafejo jam laboras kaj havas konstantajn klientojn la mastro jam ne havas moralan rajton ŝanĝi siajn postulojn kiuj radikale influus uzantojn de la ejo. 20.10.2006 13:30:28 GMT Peeter » Kompreneble se postuloj estas nur iu strangaĵo kiel ekzemple postulo ke ĉiu rajtas manĝi nur per la maldekstra mano, oni povas tion elteni unufoje (kaj poste preferas ne reveni). 20.10.2006 13:33:53 GMT Peeter » Sed se la mastro postulas ke ekde nun ĉiuj vizitantoj devas esti nudaj kiel nudistoj??? Al plejparto de kafejvizitantoj tia postulo estas neakceptebla. Se la mastro estus dekomence deklarinta ke estas kafejo de nudistoj, ĉiuj konsentus, sed nun la konstanta klientaro sentas sin elĵetita kaj komprenebla estas la malbonhumoro... 20.10.2006 13:36:19 GMT Peeter » Sed se tiu mastro de kafejo ne nur deklaras bonecon de nudeco en la kafejo, se li ne nur starigas tian postulon, se li perforte komencas senvestigi aliajn personojn en sia kafejo??? Kompreneble tio estas krimo (ofte eĉ jura sed morala krimo ĉiuokaze). 20.10.2006 13:41:50 GMT Peeter » Se konsideri realon ke esperanto estas unu el ne malgrandaj lingvoj kiu havas sian konstantan uzantaron (lingvokomunumon) kaj se ni konsentas ke perfortado politika estas neakceptebla ankaŭ en lingva sfero de socia vivo. Neniel eblas pravigi vian perfortan forigon de supersignoj en snifejo!!! 20.10.2006 13:44:00 GMT Peeter » Mi kredas ke vi havis bonan intencon plibonigi la lingvon. Povas esti ke viaj proponoj estas bonaj. Sed tio neniel pravigas viajn ĉirilatajn agojn kio estas perfortigo de la lingvokomunumo.. 20.10.2006 13:44:54 GMT Peeter » Mi vidas ĉi tie nur 3 sekvajn vojojn: 20.10.2006 13:46:49 GMT Peeter » 1. Vi fermas la babilejon kaj per tio estas problemo solvita. Multaj bedaŭros pro ĝia malapero (verŝajne ankaŭ vi mem) kaj samtempe multaj memoras amare (kaj diras ka la mastro estis freneza). 20.10.2006 13:48:58 GMT Peeter » 2. Vi deklaras ke la babilejo estas ekde nun nur por uzantoj de via lingvo Sniferanto. Esperantistoj sentas sin elĵetitaj. Ŝajne unuopaj vizitoj nur restas.Vi perdas amikojn kaj gastojn. Vi perdas ankaŭ realan eblon reklami kaj konatigi viajn lingvoprojektojn... 20.10.2006 13:52:30 GMT Peeter » 3. Vi publike deklaras ke esperantistoj rajtas ĉi tie ankaŭ estonte uzi sian lingvon kaj la literaron de sia lingvo, Kaj samtempe tio estas loko kie oni uzas praktike ankaŭ sniferanton (vian lingvon). Ĉiu lingvo rajtas al ekzisto, oni nur ne rajtas perfortan altrudon. Do dulingva babilejo... 20.10.2006 13:55:49 GMT Peeter » 4. Kompreneble estus ankoraŭ eblo ke ĉio restu kiel estis antaŭ kelka tempo sed ŝajne tio estas ne reala sciante viajn planojn, ofendiĝecon de iuj konstantaj vizitant(/intoj) kaj komprenante ke sen klaraj publikaj deklaroj kvereloj kaj malamikemo ne finiĝas... 20.10.2006 13:59:57 GMT Peeter » Estas via ejo, vi estas la mastro, vi devas decidi kaj deklari! Mi deziras ke vi bone ĉion pripensu kaj ne agu laŭ momentaj emocioj. Ofte okazas ke io kio ŝajnis bona dum rapida nepripensita ekuzo, alportos neatendite malbonan rezulton kion nur kun malfacilaĵoj eblas forigi. Ĝis kiam ankoraŭ eblos savi vian babilejon, vi povos tion fari. 20.10.2006 14:01:49 GMT Peeter » Mi deziras al vi ĉion bonan kaj se via babilejo restos esperanta ni espereble rerenkontiĝos. 20.10.2006 14:12:20 GMT Peeter » Kiam vi estos decidinta bonvolu sendi informon ankaŭ al mi petro.esperantisto@mail.ee kaj se oni ne perfortigos min ĉi tie kaj se vi invitos, mi revenos. PeeterAitai
============
21.10.2006 14:03:13 GMT P.A. » Pri uzeblo de naciaj literoj legindas artikolo de Jukka Pietilainen en la revuo Monato. La artikolo nomiĝas "Interrete ankau per naciaj literoj" kaj troviiĝas per www.esperanto.be/fel/publika/009040p.php
==========================================================

Bedaŭrinde mi ne konservis por mi la komencan parton de la disputo ĉar mi opiniis ke la temo estas jam tiom multe klarigita de fakuloj ke ĝia retraktado aliloke estas nebezonata. Do mi disputis kun Snifi nur pro tio ke li ŝajne ne estis leginta konsiderindajn argumentojn kaj mi same (kaj ne trovis kion konsili al li por legado por ke li komprenu liajn erarojn). Nun videblas en interretaj grupoj ke la supersigna temo tamen estas ne ĝisfino klara al multaj kaj diskutoj-disputoj daŭriĝas.

Sunday 3 December 2006

Vikipedio - sukcesego de Esperanto

En interreto legeblas kelkie ke Vikipedio estas ne fidinda kaj ke por ĝia uzo sufiĉas la angla. Pri la unua eldiro necesas konsenti sed pri la dua ne. La monda lingvoproblemo ne estas solvita per la angla lingvo (eĉ en internacia komerco mi kutime ricevis de komercaj ĉambroj de franclingvaj landoj franclingvajn respondojn al miaj anglalingvaj leteroj, en aliaj sferoj lingvoscipovo eĉ pli malbonas). Apero de Vikipedio en diversaj lingvoj estas ĝuste pro tio ke ne ĉiu bone scipovas la anglan. Kaj kompreneble al esperantistoj estas Esperantlingva retenciklopedio grava bono, aplikaĵo kio donas al la uzanto utilon de la lernita lingvo. Mi kun granda miro trovis ke kvanto de vikipediaj artikoloj en esperanto estas 60 000 kio estas pli ol 2-oble pli ol en la estona (mia gepatra) lingvo. Laŭ la kvanto de artikoloj Esperanto estas inter dudek plej grandaj lingvoj. Tio estas fakto kio klare propagandas por Esperanto. Oni nenion povas aserti pri la lingvoj kies artikolaro estas malgranda aŭ en kiu artikoloj mankas entute, sed oni certe povas aserti ke lingvo en kiu estas tre granda kvanto da artikoloj havas nemalgrandan parolantaron. La lingvo kiu estas en sama rango kun la plej grandaj lingvoj sendube estas viva lingvo kun vivkapabla lingvokomunumo. Triumfo en Vikipedio estas pli grava evidenta pruvo ol iu ajn deklaracio. Sukceson al ĉiu kiu helpas Vikipedion.

Peeter Aitai

Maristaj aferoj

Antaŭ jam longa tempo mi okupiĝis pri maraj aferoj en esperanto. Ekde 1980 ekzistis E.M.L.I. (Marista Mar-Ligo Internacia) kaj mi eldonis ĝian "Informilo..."-n. Tiutempe la informilo estis dissendita al 52 adresoj de esperantistoj-maristoj/velsportistoj/boatantoj/maramikoj. Poste al mi oni transdonis liston de membroj de iam pli frue ekzistinta Marrondo kiu havis ankaŭ 52 adresojn. La informilon multobligis tiam unu pola esperantisto loĝanta en Bulgario. Kiam li migris en Aŭstralion mi perdis multobigeblon (Estonio estis tiam sub la soveta ordo kaj tie oni eĉ ne revis pri permeso eldoni-multobligi ian tian gazeteton...). Do iom post iom ĉesiĝis ankaŭ kunlaboro pri maraj terminaroj.
Nun min kontaktis itala esperantisto Nicola Moradi kun la iniciativo pri ĉirkaŭmonda velnavigado por porti ĉien esperanto-standardon. Ĉar nun estas jam epoko de interreto kaj ebla facila komunikado inter disigitaj personoj, eble estas tempo por reorganizi grupon de esperantistoj al kiu plaĉas maro.

Saturday 2 December 2006

Nova socikultura fenomeno

Nuna disvastigiteco de interreto kaj uzeblo de ĝi por esprimi siajn opiniojn kreas novan demokratian liberecon kiam oni povas publikigi kion ajn (Yahoo kaj Google grupoj, blogarejoj k.t.p.) Tio donas eblon por persona sinrealigo de persono ema (eblo senti sin verkisto, politika ĵurnalisto, konatulo internacia k.a.) sed bedaŭrinde kreas ankaŭ senrespondececon. Kreiĝis socikultura fenomeno kiam la eblojn oni amase misuzas. Jam kriza fariĝis situacio en komentariejoj de retaj ĵurnaloj nacilingvaj. Tio estas rimarkebla globale. Granda parto de eldiroj estas sensencaĵo kaj ofte eĉ ofenda stultaĵo. Videblas ankaŭ ekpenetro de tio en esperanto-medio. Kiel batali kun fiaĵoj? Jen la demando...

Peeter Aitai

Kondomujo

Mi ĵus legis en ĵurnalo ke Japanujo (la lando kie okazos sekvontjara UK) konsumas 60% de kondomoj de la mondo (por ĉiuj aliaj landoj sume restas 40%).
Interese ĉu veturantoj al la kongreso devas ilin kunpreni mem aŭ ili estas disdonataj de UEA?

Friday 1 December 2006

Kial Anglujo

Lige kun mia ekloĝado en Britio kaj (provizora) restado ĉi tie oni ofte demandas kial mi elektis Anglujon?
Jen kelkaj faktoroj influintaj min dum la decido.
En universitato mi studis kulturon kaj brita kulturo kio forte diferencas de la kontinenta min interesis/as. Krome Liverpool kie mi loĝas estos Eŭropa ĉefurbo de kulturo 2008.
Klimato estas tolereble milda dum vintroj (kompare kun frostoj pro kiuj mi suferis en Estonio).
En Anglujo oni parolas la anglan lingvon kio estas unu el la 5 kiujn mi scipovas.
Antaŭ la fina decido mi sukcesis akiri en Britio laborlokon taŭgan por mi.
El malgravaj faktoroj estu menciitaj "simpatio" al la nomoj de miaj nunaj estroj. La direktoro estas s-ro Scott, al mi tiu tuj memorigis kaj faman esploriston de Antarktiko kaj la faman verkiston kies verkojn mi junaĝe legis. La vicdirektoro havas nomon John kaj li loĝas en Liverpool. Por mi tio sonas kiel John Lennon de "Beatles" kiu estis la monda ĉefidolo de junularo dum mia lerneja tempo...
Krome en Britio pli ol sur la kontinento oni povas spekti socion tradician kio konservis multon kio jam malaperis en historion aliloke.
Fine ankoraŭ 2 negravajn detalojn kiuj tamen signis por mi korektecon de la lando.
Kiam la reĝino Elisabeth la 2-a fariĝis 75-jara mi sendis al ŝi naskiĝdatrevenan gratulon. Post nelonge mi ricevis de Backinghama Balaco leteron en kio estis al mi transdonitaj dankoj de la reĝino. Kaj La dua estas ke kiam mia filino gajnis la unuan lokon en la urba gelernanta konkuso pri la angla lingvo sekvis invito kaj akcepto en Brita Konsilejo.
Jen kial mi elektis por mia provizora alilanda loĝado Anglujon.
Peeter Aitai

Thursday 30 November 2006

Krizo?

Mi estis individua membro kaj delegito de UEA dum multaj-multaj jaroj. Nun plu ne. Kial? Mi ĉijare plurfoje sendis retleterojn al CO por ekscii kia estas stato de mia konto kaj kiom mi devas pagi por daŭrigi membrecon de mi kaj la filino. Mi ricevis nenian respondon. Do mi ne pagis kaj plu ne estas membro. Sed ne tio gravas. Mi notas tion nur por indiki pri la serioza signo de krizo (?) Se iu organizaĵo ne estas interesita pri kotizoj (pri mono) do eblas opinii ke la stato estas jam tiom malbona ke oni ne atentas eĉ pri la ĉefaj energifontoj gravaj por konservo de la ekzistado...
Mi damen deziras al UEA longan kaj prosperan vivon!

Peeter Aitai

Tuesday 28 November 2006

Sal-kodo

Lastatempe populariĝis uzado de Sal anstataŭ Saluton. Tiu pigraĵo memorigas al mi radioamatoran kodlingvon kie granda parto de vortoj estas anstataŭigitaj per kelkliteraj mallongigoj (esence mallongigoj de la anglalingvaj vortoj kio al alilingvanoj estas nur abstraktaj kodoj parkerendaj). Se al radioamatoroj kiuj uzas morseliteraron (punktoj-streketoj) tio donas eblon pli rapide komunikiĝi do en aliaj medioj tio estas nur pigraĵo... Por ilustri la radioamatoran kodigitan linvon du ciferaj esprimoj: 88 - "amo kaj kisoj", 99 - malo al la antaŭa... Esperante Sal estas la radiko de la vorto Salo (Sal'). Tiel decas eble diri al la edzino hejme sed publike estas bone estimi aliulojn almenaŭ tiom ke ne pigriĝi eldiri la tutan salutvorton Saluton! Multaj memlernintoj aliokaze dekomence kutimiĝas al Sal kiel normo kaj poste diras ke Esperante estas nesufiĉe perfekta lingve.

Peeter Aitai

La nova planlingvo Snifferanto

Finna esperantisto kiun oni konas laŭ la kromnomo Snifi (posedanto de la babilejo Snifejo) kreis novan planlingvon. Li jam longe insistis por radikalaj reformoj de esperanto kaj eĉ planis perfortan forigon de la supersignoj de supersignaj literoj de esperanto-literaro en lia babilejo. Mi sugestis al li ne nomi siajn reformojn kiel "plibonigo" de esperanto (ĉar tion ne eblas nomi plibonigo) kaj deklari ke ekestas nova lingvo ekzemple sniferanto... Nun li tiel faris kaj fakte oni povas konsideri ke denove estas inventita biciklo. Kiu kaj kial uzu Snifferanton estas neklara, sed tio ne gravas, ĉar ĉiu persono en libera lando rajtas ne nur krei kantojn aŭ krucvortenigmojn sed ankaŭ lingvojn...
La Gramatiko de Snifferanto (27.10.2006) troveblas laŭ la adreso http://pp.kpnet.fi/jhii/sablo (post eniro klaku Gramatiko).

Peeter Aitai

Monday 27 November 2006

Eblo por senretpagxaj kluboj

Taglibrejoj (blogarejoj) kiel tiu ĉi donas eblon al senterpaĝaj E-kluboj enretigi siajn informojn kaj infobultenetojn. Bona alternativo por grupoj de Yahoo, Google k.a. Nesesas nur pli informi esperantistojn pri tiaj ebloj kaj kiel tion fari. Mi estas dankema por kreintoj-posedantoj de tiuj retejoj.

Sunday 26 November 2006

Fiaĵoj en babilejoj

Kun bedaŭro mi konstatas ke en esperantaj babilejoj ekaperas similaj aĉaĵoj kiaj jam multas en diversaj nacilingvaj. La anonimeco de babilantoj kaŝantaj sin malantaŭ nura kromnomo/salutnomo, kio estas bona por kuraĝigi komencantojn al pli libera babilado, kauŭzas senrespondececon de kelkaj personoj. Okazas ke iuj permesas al si ne nur ofendi kaj moki aliajn sed kelkiam (jam tre ofte) eldiri fivortajn insultojn kaj politikajn stultaĵojn. Kelkiam okazas ankaŭ ke iuj stranguloj uzas kromnomojn de aliaj babilantoj kaj kaŭzas per tio malbonaĵojn. Estas konsilinde ke ĉiu babilejo postulu registriĝon de babilantoj, ekhavo de la konto kun la personaj datumoj iom disciplinigas homojn kaj ili kutime detenas sin de fiaĵoj tiam. Por ilustri la diriton kelkaj ekzemploj de babilejoj: En Ĝangalo en la babileja ĉambro Amikeco oni subite diras: "Mi malamas vin ĉiujn!", aŭ hodiaŭ en la babilejo (babilejo.org) de startu (startu.net) jenaj frazoj: 14:59,19 wippo: vsem privet; 15:01,04 wippo: Are there somebody here?; 15:02,06 wippo: Iru vi kacen). (Se oni ne respondis al la ruslingva kaj anglalingva frazoj do sekvis rusa fivorta insulto en Esperanto). Vidante kiom malboniĝis situacio en retaj gazetarartikolaj komentariejoj de nacilinvaj eldonoj, mi timas ke baldaŭ ankaŭ esperantista reta medio malpuriĝas ĝis netolerebla nivelo.

Peeter Aitai

Retrenkontoj de estonaj esperantistoj

Antaŭ monato komenciĝis ĉiudimanĉaj interretaj renkontiĝoj de estonaj esperantistoj en la ĉambro Estonio de la babilejo de Ĝangalo (www.gxangalo.com). La nuntempa komuniktekniko ebligas renkontiĝi kaj diskuti problemojn sen eliro de la hejmo (mi dume loĝas en Britio, do malproksime de Estonio). Apero de blogarejoj donas plian eblon por komuniki siajn direndojn. Interreto donas eblon por rest viva al disigita netremultnombra komunumo de esperantistoj.

Saturday 25 November 2006

* * *

Kiu scias diri
Kial bluas mar'
Ĉu al la di' nun iri
Aŭ diras amikar'

Nu kial mar' vi bluas
Kaj ondoj sur vi
Jen tiel ege bruas
Nu diru al mi

Sed kial bluas maro
Ĝis nun ne scias mi
Pro tio homarano
Donacas sin al ĝi

Peeter Aitai - petro.esperantisto@mail.ee