tag:blogger.com,1999:blog-472696368228143762.post-35260959692354349392006-12-10T12:11:00.000-08:002006-12-10T12:18:56.584-08:00Nenormala esperantistola 30-an de novembro 2006 Anton Oberndorfer skribis en sia artikolo "Misproporcio" eb soc.culture.esperanto Google Group interalie jenon:
Normala esperantisto eble nur unufoje dum la jaro vere parolas la lingvon dum internacia aranĝo. Dum la cetera tempo de la jaro tiu esperantisto eĉ apenaŭ aŭdas la lingvon sed nur legas kaj skribas (hodiaŭ ĉefe en la interreto).
Al tio mi respondis:
Lau difino de A.Oberndorfer mi ne estas normala esperantisto sed tiu nenormaleco ne malhelpas al mi eldiri mian opinion. Dum mia edzeco kio dauris 15 jarojn Esperanto estis mia sola hejma lingvo kaj cxefe parola kaj ne skriba. Post deko da jaroj mi rimarkis ke mi jam uzas gxin kiel la gepatran ne pensante pri la lingvo kaj ne plu sentante specifan plezuron de gxia uzado. Tamen la esprimmalfacilajxoj per tio ne malaperas. Diferenco de skribitaj tekstoj kaj parolito dum konvesacioj diferencas ankau en la gepatra lingvo. Al parola lingvo similas ankau lingvouzo en babilejoj (skribaj) kie oni devas respondi tuj. Cxi tie videblas ne nur lingvoscipovo sed homa kapablo por publika parolo entute. Alia afero estas nesuficxo de parolpraktiko kaj ecx nesuficxo de auskultado de parola lingvo. Kompreneble auskulti oni povas radioelsendojn (ankaux per interreto) sed tio ne suficxas. Evoluo de komuniktekniko tamen permesas esperi ke la situacio jam sxangxigxas. Skaipo kaj aliaj parolkomunikiloj ebligas al esperantistoj (disigitaj en la tuta mondo) komunikigxi parole (vocxe). Jam eblas vocxaj babiladoj en babilejoj kaj konferencejoj... Mi certas ke jam baldaux distanca vocxkomunikado inter homoj cesas esti problemo. Restas tamen problemo kapabli publike paroli kaj en Esperanto kaj en la gepatra lingvo. Sendube la iniciato krei multajn vocxakompanitajn filmetojn kion eblas interrete rigardi estas bona afero. Sukceson!

Peeter AitaiPeeter Aitaihttp://www.blogger.com/profile/04341217109757869524noreply@blogger.com