tag:blogger.com,1999:blog-472696368228143762.post-41402941901793285012007-01-01T06:56:00.000-08:002007-01-01T07:12:39.736-08:00Kiel mi trovis esperantistojn<div align="justify">En majo 1977 post mia deviga servado en armeo mi feriis cxe la patrino en la cxefurbo Tallinn. En vendejo de malnovaj libroj mi trovis kaj acxetis 2 jarkolektojn da "La Bulgara Esperantisto" kaj kelkajn numerojn de "Homo kaj Kosmo". Sur la lasta kovrilpagxo de "HkK" estis adresoj de la perantoj kaj mi trovis tion de Johannes Palu en Tallinn. Post sercxado mi finfine trovis la domon urborande sed neniu estis hejme. Ankau sekvonttage same. Sed dum la tria provo mi sukcesis kaj ni ekkonversaciis esperante. Post jaro kaj la triono de kiam mi eklernis, mi ekuzis la lingvon. De J.Palu mi eksciis pri la Tallinna Esperanto-klubo kaj la sekvan kunvenon mi jam partoprenis. Tie mi konatigxis kun Jaan Ojalo (lau kies lernolibro mi lernis la lingvon) kaj aliajn esperantistojn. Bonsxance por mi gxuste tiam oni disdonis en la klubo aligxilojn al la somera BET (Balta Esperanto-Tendaro kiu tiujare okazis en Latvio). Ne cxiu deziranto havis eblon akiri rajton por partopreni la renkontigxon (en Sovetio estis cxio limigita, ankau partopreno de esperanto-tendaroj) sed mi estis felicxulo al kiu oni disponigis la eblon. (Pri tiu BET estonte). Jen kiel mi trovis esperantistojn.</div><div align="justify"> </div><div align="justify">Peeter Aitai</div>Peeter Aitaihttp://www.blogger.com/profile/04341217109757869524noreply@blogger.com