tag:blogger.com,1999:blog-472696368228143762.post-50085642916011410272006-12-10T05:40:00.000-08:002006-12-10T08:57:41.274-08:00Disputoj en Snifejo (komenco)Akirinte interretan konekteblon hejme antau paro da monatoj mi trovis por mi Gxangalon kaj gxian babilejon. Tie mi audis pri la Snifejo (http://pp.kpnet.fi/jhii/sablo) kaj la problemoj ekestantaj tie. Surloke evidentigxis ke Snifi (la mastro) intencas forigi supersignojn kaj "arestas" (ne enlasas plu) personojn kiuj aktive protestas kontrau tio. Krome li pravigis siajn reformojn kiel rajto kaj bezono plibonigi Esperanton (cxar tio estas planlingvo) kaj la supersignojn ne taugaj por komputiloj.
Mi ne estas lingvisto (ecx ne amatora), tamen mi eldiris kelkion pri tio.
(Bedaurinde mi ne konservis la tekstojn (krom la fino) kaj nun nur suprajxe kaj kurte prezentas la enhavon).

FALSAJ ARGUMENTOJ
Estis skribita ke pro komputiloj kaj mobiltelefonoj la supersignoj estas netaugaj (kaj la koncernaj programoj uzebligaj ilin kreas malbonan kodigon).
Mi diris ke la komputilprograma problemo estas jam historia jam de estinto. Krome la mobiltelefonoj ebligas per unufoja premado de butonoj skribi nur .adgjmptw kaj tio ne estas suficxa kialo por redukti cxiujn alfabetojn al nur tiuj literoj.
KONSILO
Mi konsilis al Snifi komenci sensupersignigon de la finna lingvo (por ke li komprenu kion tio signifas) kaj aldonis ke SE cxiuj grandaj lingvoj (la germana, franca k.a.) rifuzas ilin do tiam kompreneble ankau esperantistoj diskutu la literaran reformon.
RAJTOJ DE KOMUNUMO
Lingvo estas grava komunikilo de socio/lingvokomunumo. Tiu ilo estas grava por vivkapablo de la socio kaj pro tio de socio gardata. Multaj lingvoj estas pro tio kontrolataj de la komunumo en formo de sxtataj legxoj. Komunumo cxiam kontrauas agojn kiuj estas dangxeraj por konservigxo de boneco de vivbezonaj iloj. Esperanto naskigxis kiel projekto sed estas nun viva lingvo (simila al tiaj kiajn ni nomas naciaj). Krom amaso de cxiutagaj uzantoj de la lingvo oni ne rajtas ne atenti moralajn rajtojn de jam pluraj generacioj de denaskaj esperantistoj.
PRI LA FUNDAMENTO
En la mondo okazas konstante du malaj procedoj kunfaldigxo de lingvoj (dialektoj) (kiel ekzemplo estu ekesto de la estona au finna ("literatura") lingvo kaj dialektigxo de lingvoj (kiel ekzemplo estu jama suficxa malsimileco de la angla kaj usona angla lingvo(j)).
Se la komunumo ne gardas unuecon de tiu grava ilo per reguligo okazas gxia difektigxo. Kio okazas se la lingvo estas neunueca donanta al jugxisto eblon trakti legxojn lau propra deziro...
Por komparo taugas trafiko. Se mankas trafikreguloj do pro ilia bezono okazas loka reguligxo. (Senregula trafiko estas vivdangxera kaoso). Tiu lokeca praktiko kauzas malfacilojn al internacia trafiko. Ekzemple la dekstraflanka kaj maldekstraflanka trafiko. Kaj ne eblas iu ajn kompromiso ebligante samtempe ambau. Se oni poste penas kunordigi regulojn do tio kauzas gravajn malfacilajxojn. Malfelicxaj estas tiuj kiuj devas relerni la novajn regulojn malsimilajn au ecx malajn al sia jama praktiko. (Ekzemple mi donis transiron de Svedio de la maldekstra al la dekstra trafiko en mezo de la pasinta jarcento).
ALFABETOJ kaj SUPERSIGNOJ
En la mondo estas multaj literaroj, alfabetoj. Ekzistas ankau skriboj kie oni ne uzas literojn (kiel la cxina kie oni uzas hieroglifojn. Ili estas kutime uzataj 5000 sed eblas 10-oble pli). Plejparto de 3000-12000 lingvoj de la mondo (ilia kvanto estas ne certa ne pro nesciado de ili sed pro malfacileco fiksi cxu temas pri aparta lingvo au nur dialekto) uzas alfabetojn. Ekzistas alfabetoj kun tre multaj literoj kiel la khmera en Kambogxo kiu uzas 74 literojn kaj ekzistas lingvoj kiuj uzas tre malmultajn literojn kiel ekzemple la rodoka lingvo de Bougainville Insulo kiu uzas nur 11 literojn. La plej disvastigxintaj estas la latina kaj cirila alfabetoj kiuj ambau devenas de la greka kiu ankau ne estas la origino sed evoluigo de antauaj. Do plejparto de alfabetoj uzataj estas historiaj. Kompreneble eblas disputi pri tio cxu la uzataj alfabetoj estas bonaj ekzemple el vidpunkto de rimarkeblo kaj memoreblo de tiuj skribsignoj. Sed realo estas ke kelkaj alfabetoj (la plej grava inter ili la latina) estas daure uzataj por skriboj de tre multaj lingvoj. Sed la lingvoj havas malsamajn prononcojn (sonojn kiujn la literoj devas signi). Eblas uzi ekzemple fonetikan alfabeton (rigardu Internacia Fonetika Alfabeto en Vikipedio) per kio oni notas prononcon de fremdlingvaj vortoj en multaj vortaroj sed oni tamen preferas la tradiciajn. Por solvi tiun problemon oni uzas au kelkliteran "kodigon" de konkreta sono au kreas aldonajn literojn au kiel cxefa praktiko uzas diakritajn (aldonajn) signojn sur la literoj (ili povas esti au super au sub au apud au sur litero au kelkloke samtempe). Ni devas konstati ke plejparto de lingvoj jam historie uzas supersignohavajn literojn. Sed ne tio estas la cxefa komplikajxo. Malfaciligas aferon tio ke la samaj literoj estas uzataj por malsamaj sonoj (prononcataj malsame) en diversaj (ofte ecx proksimaj) lingvoj.
Lau mi alfabeto ne estas esence grava elemento de lingvo. Ekzemple la azerbajgxana lingvo uzis antau soveta tempo la araban alfabeton, dum soveta epoko la cirilan, nun la latinan. La lingvo restis kaj estas la sama. Ankau formo de trafiksignoj ne estas grava el vidpunkto de ilia loka uzado. Tamen internacia simileco kaj samsenceco de trafiksignoj gravas en internacia trafiko.
KIAL ZAMENHOF EKUZIS SUPERSIGNOJN
Mi neniam legis pri tio sed se iom pripensi la kialo evidentigxas.
La skriba formo de vortoj estas tre grava en fremdlingvoj sed grava ankau en la gepatra lingvo cxar nia memoro fiksas tiun "bildon" de la aspekto de vorto kaj trovas konsciajn kaj subkonsciajn asociojn por retrovo de infarmacio en la cerbo.
Zamenhof celis fari Esperanton pli facile lernebla per tio ke gxia leksiko (vortaro) estu kiel eble internacia. Sed samtempe la vortoj tiaj havis/as malsaman prononcon en diversaj lingvoj. La solvo per uzado de la supersignoj alportis sciatajn malfacilajxojn sed donis/as eblon konservi la aspektan formon de internaciaj vortoj. Do supersignoj en Esperanto estas bezonataj kaj multe pli bono ol malbono kaj ilia rifuzado estas ne racia.

Jen mallonge pri tio kion mi kiel nelingvisto diris al Snifi.

Peeter AitaiPeeter Aitaihttp://www.blogger.com/profile/04341217109757869524noreply@blogger.com