tag:blogger.com,1999:blog-472696368228143762.post-71461927069489156072006-11-26T14:31:00.000-08:002006-11-26T14:56:54.108-08:00Fiajxoj en babilejojKun bedauxro mi konstatas ke en esperantaj babilejoj ekaperas similaj acxajxoj kiaj jam multas en diversaj nacilingvaj. La anonimeco de babilantoj kasxantaj sin malantaux nura kromnomo/salutnomo, kio estas bona por kuragxigi komencantojn al pli libera babilado, kauxzas senrespondececon de kelkaj personoj. Okazas ke iuj permesas al si ne nur ofendi kaj moki aliajn sed kelkiam (jam tre ofte) eldiri fivortajn insultojn kaj politikajn stultajxojn. Kelkiam okazas ankaux ke iuj stranguloj uzas kromnomojn de aliaj babilantoj kaj kauxzas per tio malbonajxojn. Estas konsilinde ke cxiu babilejo postulu registrigxon de babilantoj, ekhavo de la konto kun la personaj datumoj iom disciplinigas homojn kaj ili kutime detenas sin de fiajxoj tiam. Por ilustri la diriton kelkaj ekzemploj de babilejoj: En Gxangalo en la babileja cxambro Amikeco oni subite diras: "Mi malamas vin cxiujn!", aux hodiaux en la babilejo (babilejo.org) de startu (startu.net) jenaj frazoj: 14:59,19 wippo: vsem privet; 15:01,04 wippo: Are there somebody here?; 15:02,06 wippo: Iru vi kacen). (Se oni ne respondis al la ruslingva kaj anglalingva frazoj do sekvis rusa fivorta insulto en Esperanto). Vidante kiom malbonigxis situacio en retaj gazetarartikolaj komentariejoj de nacilinvaj eldonoj, mi timas ke baldaux ankaux esperantista reta medio malpurigxas gxis netolerebla nivelo.<br /><br />Peeter AitaiPeeter Aitaihttp://www.blogger.com/profile/04341217109757869524noreply@blogger.com