Thursday 30 November 2006

Krizo?

Mi estis individua membro kaj delegito de UEA dum multaj-multaj jaroj. Nun plu ne. Kial? Mi ĉijare plurfoje sendis retleterojn al CO por ekscii kia estas stato de mia konto kaj kiom mi devas pagi por daŭrigi membrecon de mi kaj la filino. Mi ricevis nenian respondon. Do mi ne pagis kaj plu ne estas membro. Sed ne tio gravas. Mi notas tion nur por indiki pri la serioza signo de krizo (?) Se iu organizaĵo ne estas interesita pri kotizoj (pri mono) do eblas opinii ke la stato estas jam tiom malbona ke oni ne atentas eĉ pri la ĉefaj energifontoj gravaj por konservo de la ekzistado...
Mi damen deziras al UEA longan kaj prosperan vivon!

Peeter Aitai

Tuesday 28 November 2006

Sal-kodo

Lastatempe populariĝis uzado de Sal anstataŭ Saluton. Tiu pigraĵo memorigas al mi radioamatoran kodlingvon kie granda parto de vortoj estas anstataŭigitaj per kelkliteraj mallongigoj (esence mallongigoj de la anglalingvaj vortoj kio al alilingvanoj estas nur abstraktaj kodoj parkerendaj). Se al radioamatoroj kiuj uzas morseliteraron (punktoj-streketoj) tio donas eblon pli rapide komunikiĝi do en aliaj medioj tio estas nur pigraĵo... Por ilustri la radioamatoran kodigitan linvon du ciferaj esprimoj: 88 - "amo kaj kisoj", 99 - malo al la antaŭa... Esperante Sal estas la radiko de la vorto Salo (Sal'). Tiel decas eble diri al la edzino hejme sed publike estas bone estimi aliulojn almenaŭ tiom ke ne pigriĝi eldiri la tutan salutvorton Saluton! Multaj memlernintoj aliokaze dekomence kutimiĝas al Sal kiel normo kaj poste diras ke Esperante estas nesufiĉe perfekta lingve.

Peeter Aitai

La nova planlingvo Snifferanto

Finna esperantisto kiun oni konas laŭ la kromnomo Snifi (posedanto de la babilejo Snifejo) kreis novan planlingvon. Li jam longe insistis por radikalaj reformoj de esperanto kaj eĉ planis perfortan forigon de la supersignoj de supersignaj literoj de esperanto-literaro en lia babilejo. Mi sugestis al li ne nomi siajn reformojn kiel "plibonigo" de esperanto (ĉar tion ne eblas nomi plibonigo) kaj deklari ke ekestas nova lingvo ekzemple sniferanto... Nun li tiel faris kaj fakte oni povas konsideri ke denove estas inventita biciklo. Kiu kaj kial uzu Snifferanton estas neklara, sed tio ne gravas, ĉar ĉiu persono en libera lando rajtas ne nur krei kantojn aŭ krucvortenigmojn sed ankaŭ lingvojn...
La Gramatiko de Snifferanto (27.10.2006) troveblas laŭ la adreso http://pp.kpnet.fi/jhii/sablo (post eniro klaku Gramatiko).

Peeter Aitai

Monday 27 November 2006

Eblo por senretpagxaj kluboj

Taglibrejoj (blogarejoj) kiel tiu ĉi donas eblon al senterpaĝaj E-kluboj enretigi siajn informojn kaj infobultenetojn. Bona alternativo por grupoj de Yahoo, Google k.a. Nesesas nur pli informi esperantistojn pri tiaj ebloj kaj kiel tion fari. Mi estas dankema por kreintoj-posedantoj de tiuj retejoj.

Sunday 26 November 2006

Fiaĵoj en babilejoj

Kun bedaŭro mi konstatas ke en esperantaj babilejoj ekaperas similaj aĉaĵoj kiaj jam multas en diversaj nacilingvaj. La anonimeco de babilantoj kaŝantaj sin malantaŭ nura kromnomo/salutnomo, kio estas bona por kuraĝigi komencantojn al pli libera babilado, kauŭzas senrespondececon de kelkaj personoj. Okazas ke iuj permesas al si ne nur ofendi kaj moki aliajn sed kelkiam (jam tre ofte) eldiri fivortajn insultojn kaj politikajn stultaĵojn. Kelkiam okazas ankaŭ ke iuj stranguloj uzas kromnomojn de aliaj babilantoj kaj kaŭzas per tio malbonaĵojn. Estas konsilinde ke ĉiu babilejo postulu registriĝon de babilantoj, ekhavo de la konto kun la personaj datumoj iom disciplinigas homojn kaj ili kutime detenas sin de fiaĵoj tiam. Por ilustri la diriton kelkaj ekzemploj de babilejoj: En Ĝangalo en la babileja ĉambro Amikeco oni subite diras: "Mi malamas vin ĉiujn!", aŭ hodiaŭ en la babilejo (babilejo.org) de startu (startu.net) jenaj frazoj: 14:59,19 wippo: vsem privet; 15:01,04 wippo: Are there somebody here?; 15:02,06 wippo: Iru vi kacen). (Se oni ne respondis al la ruslingva kaj anglalingva frazoj do sekvis rusa fivorta insulto en Esperanto). Vidante kiom malboniĝis situacio en retaj gazetarartikolaj komentariejoj de nacilinvaj eldonoj, mi timas ke baldaŭ ankaŭ esperantista reta medio malpuriĝas ĝis netolerebla nivelo.

Peeter Aitai

Retrenkontoj de estonaj esperantistoj

Antaŭ monato komenciĝis ĉiudimanĉaj interretaj renkontiĝoj de estonaj esperantistoj en la ĉambro Estonio de la babilejo de Ĝangalo (www.gxangalo.com). La nuntempa komuniktekniko ebligas renkontiĝi kaj diskuti problemojn sen eliro de la hejmo (mi dume loĝas en Britio, do malproksime de Estonio). Apero de blogarejoj donas plian eblon por komuniki siajn direndojn. Interreto donas eblon por rest viva al disigita netremultnombra komunumo de esperantistoj.

Saturday 25 November 2006

* * *

Kiu scias diri
Kial bluas mar'
Ĉu al la di' nun iri
Aŭ diras amikar'

Nu kial mar' vi bluas
Kaj ondoj sur vi
Jen tiel ege bruas
Nu diru al mi

Sed kial bluas maro
Ĝis nun ne scias mi
Pro tio homarano
Donacas sin al ĝi

Peeter Aitai - petro.esperantisto@mail.ee