Monday, 1 January 2007

Kial kaj kiel mi lernis Esperanton

Estis fino de januaro 1976. Mi havis mian devigan 2-jaran militservon en soveta armeo. Dum la januaro mi feriis en la hejmo en Estonio kaj kiam restis la plej lastaj tagoj antaŭ reiro mi vespere estante jam en la lito prenis en la manojn lernolibron (kiun mi estis aĉetinta nur pro tio ke mi ŝatas aĉeti diversajn librojn kaj la lernolibro de Esperanto estis tre maldika). Mi ĵus fariĝis 22-jara kaj miaj lingvoscipovoj estis ne tre bonaj. Sed kiam mi komencis legi mi trovis tuj ke nenio komplika aŭ malfacila estas en Esperanto. Do mi tralegis 2-3 lecionojn kaj kunprenis la lernolibron en armeon. Mi nenion sciis pri esperato-aferoj krom la mallonga klarigo en komenco de la lernolibro kio diris ke temas pri la internacia lingvo. Ĉar mi trovis la lingvon facila kaj ĉar mi komprenis ĝian taŭgecon por solvi la mondan lingvoproblemon, mi daŭrigis lernadon. Mia nova servloko estis Kaliningrad (Rusio) kie mi restis ĝis majo 1977.
Ĉar soldato de soveta armeo rajtis havi nur malmultajn personajn aĵojn kaj nenion rajtis kunporti dumtage, mi kaŝis la lernolibron kaj konstante kunportis ĝin surbruste sub la vestoj. Pro la ŝvito la libro fariĝis malbonaspekta kaj ĝia kovrilo nigriĝis sed tio ne gravis. Mi penis ĉiutage lerni. Kiam mi havis eblon por momento flankeniĝi de aliaj mi laŭtlegis voĉe. Mia inspirita lernado ekinteresigis ankaŭ aliajn. Trafinte en hospitalon eklernis de mi (malgraŭ mia komencanteco) unu studento de milita aviada lernejo. Ni kune reskribis al la tutan gramatikon kaj ankaŭ la vortaron kio estis en la lernolibro. La vortaro estis esperanto-estona kaj mi estis estono kiu ne tre bone posedis la rusan lingvon do tradukado de ĝi en la rusan estis ne facila kaj por kelkaj vortoj ni serŝis rusan signifon longe. Al tiu aviad-studento Esperanto ekplaĉis kaj ni skribis ankaŭ por lia amiko kajeron da esperanto-lernomaterialoj. Ekde komenco de mia militservado mi amikiĝis kun unu estono kies nomo estas ankaŭ Peeter. Ankaŭ li ekinteresiĝis pri Esperanto kaj permane reskribis la tutan lernolibron (post jaroj li ekkorespondis esperante, mendis librojn, abonis iun gazeton...). Kiam mi estis traleginta-lerninta la lernolibron unu fojon mi komencis ripete de komenco. Post la kvina leciono mi trovis ke esperante estas pli facile rimversi ol en aliaj lingvoj kaj por la ligvopraktiko mi post tralego de ĉiu sekva leciono provis verki iun versaĵeton uzante nur gramatikon kaj vortojn kiuj estis en antaŭa parto de la lernolibro. La rezulto estis kompreneble ne poezio sed bona ekzecado certe.
Mi korespondis kun unu mia amiko velisto en Estonio kaj kiam li eksciis ke mi lernas esperanton, li informis ke lia kolego en veljaktfabriko ankaŭ estas iom ligita kun Esperanto. Do li akiris por mi kelkajn adresoj de esperantistoj el "HdE" kaj informis pri Pola Radio (kaj sendis al mi ankaŭ unu beletristikan libron en E-o). Mi trifoje skribis al la adreso de iu juna estona esperantistino sed ne ricevis respondon. Sed mi sukcesis ricevi respondon de unu hungara esperantisto (uzante por korespondado ne la armean adreson). Mi ankoraŭ nenion sciis pri la movado, pri ĝia historio kaj atingoj kaj mi multe cerbumis pri tio kion necesus fari por ke E-o kiel racia solvo de la monda lingvoproblemo sukcesu.
Mi jam ne precize memoras la tempon sed eble jaron post eklernado, kiam mi estis jam eksciinta ke Pola Radio dissendas esperante, mi aŭdis Esperanton la unuan fojon. En la soveta armeo soldatoj kaj serĝentoj ne rajtis havi radioricevilojn. Sed nia superserĝento kiuj mastrumis ankaŭ vestejon havis tie (kaŝe) radioaparaton por aŭskulti muzikon. Foje mi sukcesis peti de li la radioricevilon por momento por aŭdi kiel sonas esperanto. Post minuta serĉado mi trovis la ĝustan ondolongon kaj... kaj ekaŭdis Esperanton. Oni parolis tro rapide por kompreni la enhavon, sed tio ne gravis. Mi povis aŭskulti nur kelkajn frazojn sed mi estis feliĉa - Esperanto sonis ĝuste tia, kia mi opiniis laŭ la prononcindikoj en la lernolibro. Mia liberiĝo de la deviga militservo okazis en majo 1977 kaj reveturante hejmen mi konsideris min jam parolanto de Esperanto.
Peeter Aitai

1 comment:

Vasil Kadifeli said...

Saluton kara Peeter,
Ĉu mi povas publikigi vian rakonteton en la turka Esperanto-revueto "Turka Stelo" ?
Amike,
Vasil Kadifeli