Sunday, 4 February 2007

Estonio cxe Google

Jam antau monatoj mi kreis por EAE la blogon "Esperanto-Asocio de Estonio" http://esperanto-asociodeestonio.blogspot.com sed cxar EAE gxin ne ekuzis mi kreis por estonaj esperantistoj cxe Google la grupon "Estonio"
http://groups.google.com/group/estonio
Iom post iom tie kolektigxas artikoloj kaj retligoj pri Estonio + Esperanto.
Legu kaj kunlaboru!

Peeter Aitai

Monday, 1 January 2007

Kiel mi trovis esperantistojn

En majo 1977 post mia deviga servado en armeo mi feriis cxe la patrino en la cxefurbo Tallinn. En vendejo de malnovaj libroj mi trovis kaj acxetis 2 jarkolektojn da "La Bulgara Esperantisto" kaj kelkajn numerojn de "Homo kaj Kosmo". Sur la lasta kovrilpagxo de "HkK" estis adresoj de la perantoj kaj mi trovis tion de Johannes Palu en Tallinn. Post sercxado mi finfine trovis la domon urborande sed neniu estis hejme. Ankau sekvonttage same. Sed dum la tria provo mi sukcesis kaj ni ekkonversaciis esperante. Post jaro kaj la triono de kiam mi eklernis, mi ekuzis la lingvon. De J.Palu mi eksciis pri la Tallinna Esperanto-klubo kaj la sekvan kunvenon mi jam partoprenis. Tie mi konatigxis kun Jaan Ojalo (lau kies lernolibro mi lernis la lingvon) kaj aliajn esperantistojn. Bonsxance por mi gxuste tiam oni disdonis en la klubo aligxilojn al la somera BET (Balta Esperanto-Tendaro kiu tiujare okazis en Latvio). Ne cxiu deziranto havis eblon akiri rajton por partopreni la renkontigxon (en Sovetio estis cxio limigita, ankau partopreno de esperanto-tendaroj) sed mi estis felicxulo al kiu oni disponigis la eblon. (Pri tiu BET estonte). Jen kiel mi trovis esperantistojn.
Peeter Aitai

Kial kaj kiel mi lernis Esperanton

Estis fino de januaro 1976. Mi havis mian devigan 2-jaran militservon en soveta armeo. Dum la januaro mi feriis en la hejmo en Estonio kaj kiam restis la plej lastaj tagoj antau reiro mi vespere estante jam en la lito prenis en la manojn lernolibron (kiun mi estis acxetinta nur pro tio ke mi sxatas acxeti diversajn librojn kaj la lernolibro de Esperanto estis tre maldika). Mi jxus farigxis 22-jara kaj miaj lingvoscipovoj estis ne tre bonaj. Sed kiam mi komencis legi mi trovis tuj ke nenio komplika au malfacila estas en Esperanto. Do mi tralegis 2-3 lecionojn kaj kunprenis la lernolibron en armeon. Mi nenion sciis pri esperato-aferoj krom la mallonga klarigo en komenco de la lernolibro kio diris ke temas pri la internacia lingvo. Cxar mi trovis la lingvon facila kaj cxar mi komprenis gxian taugecon por solvi la mondan lingvoproblemon, mi daurigis lernadon. Mia nova servloko estis Kaliningrad (Rusio) kie mi restis gxis majo 1977.
Cxar soldato de soveta armeo rajtis havi nur malmultajn personajn ajxojn kaj nenion rajtis kunporti dumtage, mi kasxis la lernolibron kaj konstante kunportis gxin surbruste sub la vestoj. Pro la sxvito la libro farigxis malbonaspekta kaj gxia kovrilo nigrigxis sed tio ne gravis. Mi penis cxiutage lerni. Kiam mi havis eblon por momento flankenigxi de aliaj mi lautlegis vocxe. Mia inspirita lernado ekinteresigis ankau aliajn. Trafinte en hospitalon eklernis de mi (malgrau mia komencanteco) unu studento de milita aviada lernejo. Ni kune reskribis al la tutan gramatikon kaj ankau la vortaron kio estis en la lernolibro. La vortaro estis esperanto-estona kaj mi estis estono kiu ne tre bone posedis la rusan lingvon do tradukado de gxi en la rusan estis ne facila kaj por kelkaj vortoj ni sercxis rusan signifon longe. Al tiu aviad-studento Esperanto ekplacxis kaj ni skribis ankau por lia amiko kajeron da esperanto-lernomaterialoj. Ekde komenco de mia militservado mi amikigxis kun unu estono kies nomo estas ankau Peeter. Ankau li ekinteresigxis pri Esperanto kaj permane reskribis la tutan lernolibron (post jaroj li ekkorespondis esperante, mendis librojn, abonis iun gazeton...). Kiam mi estis traleginta-lerninta la lernolibron unu fojon mi komencis ripete de komenco. Post la kvina leciono mi trovis ke esperante estas pli facile rimversi ol en aliaj lingvoj kaj por la ligvopraktiko mi post tralego de cxiu sekva leciono provis verki iun versajxeton uzante nur gramatikon kaj vortojn kiuj estis en antaua parto de la lernolibro. La rezulto estis kompreneble ne poezio sed bona ekzecado certe.
Mi korespondis kun unu mia amiko velisto en Estonio kaj kiam li eksciis ke mi lernas esperanton, li informis ke lia kolego en veljaktfabriko ankau estas iom ligita kun Esperanto. Do li akiris por mi kelkajn adresoj de esperantistoj el "HdE" kaj informis pri Pola Radio (kaj sendis al mi ankau unu beletristikan libron en E-o). Mi trifoje skribis al la adreso de iu juna estona esperantistino sed ne ricevis respondon. Sed mi sukcesis ricevi respondon de unu hungara esperantisto (uzante por korespondado ne la armean adreson). Mi ankorau nenion sciis pri la movado, pri gxia historio kaj atingoj kaj mi multe cerbumis pri tio kion necesus fari por ke E-o kiel racia solvo de la monda lingvoproblemo sukcesu.
Mi jam ne precipe memoras la tempon sed eble jaron post eklernado, kiam mi estis jam eksciinta ke Pola Radio dissendas esperante, mi audis Esperanton la unuan fojon. En la soveta armeo soldatoj kaj sergxentoj ne rajtis havi radioricevilojn. Sed nia supersergxento kiuj mastrumis ankau vestejon havis tie (kasxe) radioaparaton por auskulti muzikon. Foje mi sukcesis peti de li la radioricevilon por momento por audi kiel sonas esperanto. Post minuta sercxado mi trovis la gxustan ondolongon kaj... kaj ekaudis Esperanton. Oni parolis tro rapide por kompreni la enhavon, sed tio ne gravis. Mi povis auskulti nur kelkajn frazojn sed mi estis felicxa - Esperanto sonis gxuste tia, kia mi opiniis lau la prononcindikoj en la lernolibro. Mia liberigxo de la deviga militservo okazis en majo 1977 kaj reveturante hejmen mi konsideris min jam parolanto de Esperanto.
Peeter Aitai

Saturday, 30 December 2006

Esperantistoj en Estona Televido

La 28-an de decembro ETV (la sxtata tutlanda televidkanalo) montris dum la vespera tre populara programero "Paar" ('paro') cx. 10-minutan intervjuon kun esperantistinoj Diana kaj Irina Aitai. Ankorau unu bona okazo por montri ke Esperanto vivas kaj kial gxi estas bezonata. La programero estis ripetata sabate la 30-an de decembro kaj estos ankoraufoje la 4-an de januaro.

Sunday, 24 December 2006

La Verda Velo

Por maraj aferoj mi kreis nun apartan blogon kiu nomigxas La Verda Velo kaj la adreso estas http://maristoj.blogspot.com (la vorto Maro estis jam ne libera... do tial malsamaj la titolo kaj la adreso). Hodiau mi kreis cxe Google ankau novan diskutgrupon pri-maran Maristoj kaj gxia adreso estas http://groups.google.com/group/maristoj . Cxiuj kiuj sxatas maron estas bonvenaj.

Peeter Aitai

Saturday, 23 December 2006

Korektoj

LA NOMOJ DE SEMAJNTAGOJ
Erare estas notita ke dimancxo estas sanktatago ankau en la finna lingvo. Finne gxi nomigxas sunnuntai - suntago. Pli pri la temo legeblas en SCE http://groups.google.com/group/soc.culture.esperanto

MARISTAJ AFEROJ
Naskigxtempo de EMLI estas 1978 (la 63-a UK en Varna, Bulgario). 1980 (dum la 36-a IJK en Rauma, Finnlando) mi penis trovi eblon por gxia oficiala registrigxo. (Pli detale estonte.)

KRIZO?
Pro la artikoleto en la blogo mi ricevis personan leteron de gxenerala direktoro de UEA s-ro Osmo Buller. Kaj cxar mi opinias UEA (la centra organizajxo de esperantistoj) mia organizajxo, mi nun pagis al gxi kotizon kaj por la finigxanta kaj por la sekvonta jaroj. Tio estas mia modesta monkontribuo por subteni la asocion (mi ja pagas membrokotizon al Friends of Liverpool Museums (Amikoj de Liverpoolaj Muzeoj) por ilia subteno do kial do ne subteni esperanton...).

EBLAJ ERAROJ
Cxar la blogo estas mia privata taglibro mi ne tre serioze redaktas la enmetatajn tekstojn kiel mi faras pri la artikoloj por gazetoj. Do bonvolu pardoni eblajn erarojn, ne bonan lingvouzon kaj provizoran mankon de supersignohavaj literoj.

Peeter Aitai - petro.esperantisto@mail.ee

Monday, 18 December 2006

La nomoj de semajntagoj

Antaunelonge unu estona esperantisto plendis al mi ke li ne scias kial la nomoj de tagoj en esperanto estas ne iaj logikaj kiel ekzemple en la estona lingvo kie lundo estas unuatago, mardo duatago, merkredo triatago kaj jxaudo kvaratago.
La semajntagoj havas nomojn (en esperanto) lau tradicio de europaj lingvoj. Cxar dum malnovaj tempoj astrologio havis gravan rolon en homa vivo kaj cxar lau astrologio cxiu tago de semajno estas influita de iu astro, estas facile rimarki ke la nomoj de tagoj devenas de la nomoj de la koncernaj astroj: lundo - Luno, mardo - Marso, merkredo - Merkuro, jxaudo - Jupitero, vendredo - Venuso, sabato - Saturno, dimancxo - Suno. Videblas ankau ke sabato estas ligita kun "sabbat" kaj sciata estas ke Suno estis iam la cxefdio. Dimancxo devenas de la vorto dio. En la estona kaj finna lingvoj la nomo de dimancxo estas sanktatago.
Cxar uzataj estas pluraj diversaj kalendaroj kaj cxar ne cxie la semajno komencigxas per la sama tago (lau iuj semajno dauras de lundo gxis dimancxo, lau aliaj gxi dauras de dimancxo gxis sabato. Do la sepa tago povas esti au sabato au dimancxo). Pro tio ne estas bone doni al la semajntagoj numerhavajn radikojn.

Peeter Aitai