Monday 1 January 2007

Kiel mi trovis esperantistojn

En majo 1977 post mia deviga servado en armeo mi feriis ĉe la patrino en la ĉefurbo Tallinn. En vendejo de malnovaj libroj mi trovis kaj aĉetis 2 jarkolektojn da "La Nuntempa Bulgario" kaj kelkajn numerojn de "Homo kaj Kosmo". Sur la lasta kovrilpaĝo de "HkK" estis adresoj de la perantoj kaj mi trovis tion de Johannes Palu en Tallinn. Post serĉado mi finfine trovis la domon urborande sed neniu estis hejme. Ankaŭ sekvonttage same. Sed dum la tria provo mi sukcesis kaj ni ekkonversaciis esperante. Post jaro kaj la triono de kiam mi eklernis, mi ekuzis la lingvon. De J.Palu mi eksciis pri la Tallinna Esperanto-klubo kaj la sekvan kunvenon mi jam partoprenis. Tie mi konatiĝis kun Jaan Ojalo (laŭ kies lernolibro mi lernis la lingvon) kaj aliaj esperantistoj. Bonŝance por mi ĝuste tiam oni disdonis en la klubo aliĝilojn al la somera BET (Balta Esperanto-Tendaro kiu tiujare okazis en Latvio). Ne ĉiu deziranto havis eblon akiri rajton por partopreni la renkontiĝon (en Sovetio estis ĉio limigita, ankaŭ partopreno de esperanto-tendaroj) sed mi estis feliĉulo al kiu oni disponigis la eblon. (Pri tiu BET estonte). Jen kiel mi trovis esperantistojn.
Peeter Aitai

No comments: