Tuesday, 28 November 2006

La nova planlingvo Snifferanto

Finna esperantisto kiun oni konas lau la kromnomo Snifi (posedanto de la babilejo Snifejo) kreis novan planlingvon. Li jam longe insistis por radikalaj reformoj de esperanto kaj ecx planis perfortan forigon de la supersignoj de supersignaj literoj de esperanto-literaro en lia babilejo. Mi sugestis al li ne nomi siajn reformojn kiel "plibonigo" de esperanto (cxar tion ne eblas nomi plibonigo) kaj deklari ke ekestas nova lingvo ekzemple sniferanto... Nun li tiel faris kaj fakte oni povas konsideri ke denove estas inventita biciklo. Kiu kaj kial uzu Snifferanton estas neklara, sed tio ne gravas, cxar cxiu persono en libera lando rajtas ne nur krei kantojn aux krucvortenigmojn sed ankaux lingvojn...
La Gramatiko de Snifferanto (27.10.2006) troveblas laux la adreso http://pp.kpnet.fi/jhii/sablo (post eniro klaku Gramatiko).

Peeter Aitai

0 comments: