Lastatempe popularigxis uzado de Sal anstataux Saluton. Tiu pigrajxo memorigas al mi radioamatoran kodlingvon kie granda parto de vortoj estas anstatauxigitaj per kelkliteraj mallongigoj (esence mallongigoj de la anglalingvaj vortoj kio al alilingvanoj estas nur abstraktaj kodoj parkerendaj). Se al radioamatoroj kiuj uzas morseliteraron (punktoj-streketoj) tio donas eblon pli rapide komunikigxi do en aliaj medioj tio estas nur pigrajxo... Por ilustri la radioamatoran kodigitan linvon du ciferaj esprimoj: 88 - "amo kaj kisoj", 99 - malo al la antauxa... Esperante Sal estas la radiko de la vorto Salo (Sal'). Tiel decas eble diri al la edzino hejme sed publike estas bone estimi aliulojn almenaux tiom ke ne pigrigxi eldiri la tutan salutvorton Saluton! Multaj memlernintoj aliokaze dekomence kutimigxas al Sal kiel normo kaj poste diras ke Esperante estas nesuficxe perfekta lingve.
Peeter Aitai
Tuesday, 28 November 2006
Sal-kodo
Subscribe to:
Post Comments (Atom)
0 comments:
Post a Comment