Sunday, 26 November 2006

Fiajxoj en babilejoj

Kun bedauxro mi konstatas ke en esperantaj babilejoj ekaperas similaj acxajxoj kiaj jam multas en diversaj nacilingvaj. La anonimeco de babilantoj kasxantaj sin malantaux nura kromnomo/salutnomo, kio estas bona por kuragxigi komencantojn al pli libera babilado, kauxzas senrespondececon de kelkaj personoj. Okazas ke iuj permesas al si ne nur ofendi kaj moki aliajn sed kelkiam (jam tre ofte) eldiri fivortajn insultojn kaj politikajn stultajxojn. Kelkiam okazas ankaux ke iuj stranguloj uzas kromnomojn de aliaj babilantoj kaj kauxzas per tio malbonajxojn. Estas konsilinde ke cxiu babilejo postulu registrigxon de babilantoj, ekhavo de la konto kun la personaj datumoj iom disciplinigas homojn kaj ili kutime detenas sin de fiajxoj tiam. Por ilustri la diriton kelkaj ekzemploj de babilejoj: En Gxangalo en la babileja cxambro Amikeco oni subite diras: "Mi malamas vin cxiujn!", aux hodiaux en la babilejo (babilejo.org) de startu (startu.net) jenaj frazoj: 14:59,19 wippo: vsem privet; 15:01,04 wippo: Are there somebody here?; 15:02,06 wippo: Iru vi kacen). (Se oni ne respondis al la ruslingva kaj anglalingva frazoj do sekvis rusa fivorta insulto en Esperanto). Vidante kiom malbonigxis situacio en retaj gazetarartikolaj komentariejoj de nacilinvaj eldonoj, mi timas ke baldaux ankaux esperantista reta medio malpurigxas gxis netolerebla nivelo.

Peeter Aitai

3 comments:

wippo said...

hahahaha. Evidentiĝas ke mi estas tiel fama :)

Mariana said...

Jes, Peeter, vi tute pravas! Rilate al via artikolo titolita "Fiajxoj en babilejoj" mi tute konsentas kun vi. Ankaux mi spertis proprehauxte...antaux jaroj, en la babilejo "karelio", iu fiulo uzis mian kromnomon kiam mi ne cxeestis en la reto kaj komencis insulti la cxestantojn. Poste mi ricevadis multajn mesagxojn de miaj geamikoj kiuj demandis kio okazis al mi! Kompreneble estis geamikoj kiuj dekomence ne kredis ke mi estis tiu kiu insultis sed, eble estis ankaux geamikoj kiuj ecx nun kredas ke mi estis tiu fihomo! Mi tre gxojas ke vi skribis cxi tiun artikolon kaj mi pensas ke estus bone se vi aperigus gxin en iuj E-revuoj. Mi gratulas al vi!
Amike, Mimi el Rumanio

said...

World Of Warcraft gold for cheap
wow power leveling,
wow gold,
wow gold,
wow power leveling,
wow power leveling,
world of warcraft power leveling,
world of warcraft power leveling
wow power leveling,
cheap wow gold,
cheap wow gold,
buy wow gold,
wow gold,
Cheap WoW Gold,
wow gold,
Cheap WoW Gold,
world of warcraft gold,
wow gold,
world of warcraft gold,
wow gold,
wow gold,
wow gold,
wow gold,
wow gold,
wow gold,
wow gold
buy cheap World Of Warcraft gold l3u6r7gw