Sunday 26 November 2006

Fiaĵoj en babilejoj

Kun bedaŭro mi konstatas ke en esperantaj babilejoj ekaperas similaj aĉaĵoj kiaj jam multas en diversaj nacilingvaj. La anonimeco de babilantoj kaŝantaj sin malantaŭ nura kromnomo/salutnomo, kio estas bona por kuraĝigi komencantojn al pli libera babilado, kauŭzas senrespondececon de kelkaj personoj. Okazas ke iuj permesas al si ne nur ofendi kaj moki aliajn sed kelkiam (jam tre ofte) eldiri fivortajn insultojn kaj politikajn stultaĵojn. Kelkiam okazas ankaŭ ke iuj stranguloj uzas kromnomojn de aliaj babilantoj kaj kaŭzas per tio malbonaĵojn. Estas konsilinde ke ĉiu babilejo postulu registriĝon de babilantoj, ekhavo de la konto kun la personaj datumoj iom disciplinigas homojn kaj ili kutime detenas sin de fiaĵoj tiam. Por ilustri la diriton kelkaj ekzemploj de babilejoj: En Ĝangalo en la babileja ĉambro Amikeco oni subite diras: "Mi malamas vin ĉiujn!", aŭ hodiaŭ en la babilejo (babilejo.org) de startu (startu.net) jenaj frazoj: 14:59,19 wippo: vsem privet; 15:01,04 wippo: Are there somebody here?; 15:02,06 wippo: Iru vi kacen). (Se oni ne respondis al la ruslingva kaj anglalingva frazoj do sekvis rusa fivorta insulto en Esperanto). Vidante kiom malboniĝis situacio en retaj gazetarartikolaj komentariejoj de nacilinvaj eldonoj, mi timas ke baldaŭ ankaŭ esperantista reta medio malpuriĝas ĝis netolerebla nivelo.

Peeter Aitai

2 comments:

wippo said...

hahahaha. Evidentiĝas ke mi estas tiel fama :)

Unknown said...

Jes, Peeter, vi tute pravas! Rilate al via artikolo titolita "Fiajxoj en babilejoj" mi tute konsentas kun vi. Ankaux mi spertis proprehauxte...antaux jaroj, en la babilejo "karelio", iu fiulo uzis mian kromnomon kiam mi ne cxeestis en la reto kaj komencis insulti la cxestantojn. Poste mi ricevadis multajn mesagxojn de miaj geamikoj kiuj demandis kio okazis al mi! Kompreneble estis geamikoj kiuj dekomence ne kredis ke mi estis tiu kiu insultis sed, eble estis ankaux geamikoj kiuj ecx nun kredas ke mi estis tiu fihomo! Mi tre gxojas ke vi skribis cxi tiun artikolon kaj mi pensas ke estus bone se vi aperigus gxin en iuj E-revuoj. Mi gratulas al vi!
Amike, Mimi el Rumanio