Sunday, 3 December 2006

Maristaj aferoj

Antau jam longa tempo mi okupigxis pri maraj aferoj en esperanto. Ekde 1980 ekzistis E.M.L.I. (Marista Mar-Ligo Internacia) kaj mi eldonis gxian "Informilo..."-n. Tiutempe la informilo estis dissendita al 52 adresoj de esperantistoj-maristoj/velsportistoj/boatantoj/maramikoj. Poste al mi oni transdonis liston de membroj de iam pli frue ekzistinta Marrondo kiu havis ankau 52 adresojn. La informilon multobligis tiam unu pola esperantisto logxanta en Bulgario. Kiam li migris en Australion mi perdis multobigeblon (Estonio estis tiam sub la soveta ordo kaj tie oni ecx ne revis pri permeso eldoni-multobligi ian tian gazeteton...). Do iom post iom cxesigxis ankaux kunlaboro pri maraj terminaroj.
Nun min kontaktis itala esperantisto Nicola Moradi kun la iniciativo pri cxirkaumonda velnavigado por porti cxien esperanto-standardon. Cxar nun estas jam epoko de interreto kaj ebla facila komunikado inter disigitaj personoj, eble estas tempo por reorganizi grupon de esperantistoj al kiu placxas maro.

0 comments: