Saturday, 2 December 2006

Nova socikultura fenomeno

Nuna disvastigiteco de interreto kaj uzeblo de gxi por esprimi siajn opiniojn kreas novan demokratian liberecon kiam oni povas publikigi kion ajn (Yahoo kaj Google grupoj, blogarejoj k.t.p.) Tio donas eblon por persona sinrealigo de persono ema (eblo senti sin verkisto, politika jxurnalisto, konatulo internacia k.a.) sed bedauxrinde kreas ankaux senrespondececon. Kreigxis socikultura fenomeno kiam la eblojn oni amase misuzas. Jam kriza farigxis situacio en komentariejoj de retaj jxurnaloj nacilingvaj. Tio estas rimarkebla globale. Granda parto de eldiroj estas sensencajxo kaj ofte ecx ofenda stultajxo. Videblas ankaux ekpenetro de tio en esperanto-medio. Kiel batali kun fiajxoj? Jen la demando...

Peeter Aitai

0 comments: