Jam antau ioma tempo (eble antau jaro) mi audis pri interesa psikologia esploro klariganta kial al iuj estas malfacile prononci sonojn kiujn aliaj audas kaj prononcas klare. Lau tiu esploro oni asertas ke personoj ofte ne audas parolsonojn kiujn ili ne audis dum la infanagxo. Temas ne pri tio ke la orelo ne audas ilin sed pri tio ke la cerbo ne distingas ilin kiel aparta sono. Do se infano audis nur la gepatran lingvon kiu uzas nur b, d, g kaj neniam uzas p, t, k la persono ne povas plenagxe prononci p, t, k pro tio ke li ne audas tiujn sonojn (lia cerbo ne diferencigas ilin). (Tiu cxi ekzemplo estas mia sed konforma al la aserto). Eble tio klarigas ankau kial al esperantistoj de iuj nacioj estas malfacile lerni korektan prononcadon de Esperanto.
Peeter Aitai
0 comments:
Post a Comment