La 28-an de decembro ETV (la sxtata tutlanda televidkanalo) montris dum la vespera tre populara programero "Paar" ('paro') cx. 10-minutan intervjuon kun esperantistinoj Diana kaj Irina Aitai. Ankorau unu bona okazo por montri ke Esperanto vivas kaj kial gxi estas bezonata. La programero estis ripetata sabate la 30-an de decembro kaj estos ankoraufoje la 4-an de januaro.
Saturday, 30 December 2006
Sunday, 24 December 2006
La Verda Velo
Por maraj aferoj mi kreis nun apartan blogon kiu nomigxas La Verda Velo kaj la adreso estas http://maristoj.blogspot.com (la vorto Maro estis jam ne libera... do tial malsamaj la titolo kaj la adreso). Hodiau mi kreis cxe Google ankau novan diskutgrupon pri-maran Maristoj kaj gxia adreso estas http://groups.google.com/group/maristoj . Cxiuj kiuj sxatas maron estas bonvenaj.
Peeter Aitai
Saturday, 23 December 2006
Korektoj
LA NOMOJ DE SEMAJNTAGOJ
Erare estas notita ke dimancxo estas sanktatago ankau en la finna lingvo. Finne gxi nomigxas sunnuntai - suntago. Pli pri la temo legeblas en SCE http://groups.google.com/group/soc.culture.esperanto
MARISTAJ AFEROJ
Naskigxtempo de EMLI estas 1978 (la 63-a UK en Varna, Bulgario). 1980 (dum la 36-a IJK en Rauma, Finnlando) mi penis trovi eblon por gxia oficiala registrigxo. (Pli detale estonte.)
KRIZO?
Pro la artikoleto en la blogo mi ricevis personan leteron de gxenerala direktoro de UEA s-ro Osmo Buller. Kaj cxar mi opinias UEA (la centra organizajxo de esperantistoj) mia organizajxo, mi nun pagis al gxi kotizon kaj por la finigxanta kaj por la sekvonta jaroj. Tio estas mia modesta monkontribuo por subteni la asocion (mi ja pagas membrokotizon al Friends of Liverpool Museums (Amikoj de Liverpoolaj Muzeoj) por ilia subteno do kial do ne subteni esperanton...).
EBLAJ ERAROJ
Cxar la blogo estas mia privata taglibro mi ne tre serioze redaktas la enmetatajn tekstojn kiel mi faras pri la artikoloj por gazetoj. Do bonvolu pardoni eblajn erarojn, ne bonan lingvouzon kaj provizoran mankon de supersignohavaj literoj.
Peeter Aitai - petro.esperantisto@mail.ee
Monday, 18 December 2006
La nomoj de semajntagoj
Antaunelonge unu estona esperantisto plendis al mi ke li ne scias kial la nomoj de tagoj en esperanto estas ne iaj logikaj kiel ekzemple en la estona lingvo kie lundo estas unuatago, mardo duatago, merkredo triatago kaj jxaudo kvaratago.
La semajntagoj havas nomojn (en esperanto) lau tradicio de europaj lingvoj. Cxar dum malnovaj tempoj astrologio havis gravan rolon en homa vivo kaj cxar lau astrologio cxiu tago de semajno estas influita de iu astro, estas facile rimarki ke la nomoj de tagoj devenas de la nomoj de la koncernaj astroj: lundo - Luno, mardo - Marso, merkredo - Merkuro, jxaudo - Jupitero, vendredo - Venuso, sabato - Saturno, dimancxo - Suno. Videblas ankau ke sabato estas ligita kun "sabbat" kaj sciata estas ke Suno estis iam la cxefdio. Dimancxo devenas de la vorto dio. En la estona kaj finna lingvoj la nomo de dimancxo estas sanktatago.
Cxar uzataj estas pluraj diversaj kalendaroj kaj cxar ne cxie la semajno komencigxas per la sama tago (lau iuj semajno dauras de lundo gxis dimancxo, lau aliaj gxi dauras de dimancxo gxis sabato. Do la sepa tago povas esti au sabato au dimancxo). Pro tio ne estas bone doni al la semajntagoj numerhavajn radikojn.
Peeter Aitai
Friday, 15 December 2006
Neaudeblaj sonoj
Sunday, 10 December 2006
Nenormala esperantisto
la 30-an de novembro 2006 Anton Oberndorfer skribis en sia artikolo "Misproporcio" eb soc.culture.esperanto Google Group interalie jenon:
Normala esperantisto eble nur unufoje dum la jaro vere parolas la lingvon dum internacia aranĝo. Dum la cetera tempo de la jaro tiu esperantisto eĉ apenaŭ aŭdas la lingvon sed nur legas kaj skribas (hodiaŭ ĉefe en la interreto).
Al tio mi respondis:
Lau difino de A.Oberndorfer mi ne estas normala esperantisto sed tiu nenormaleco ne malhelpas al mi eldiri mian opinion. Dum mia edzeco kio dauris 15 jarojn Esperanto estis mia sola hejma lingvo kaj cxefe parola kaj ne skriba. Post deko da jaroj mi rimarkis ke mi jam uzas gxin kiel la gepatran ne pensante pri la lingvo kaj ne plu sentante specifan plezuron de gxia uzado. Tamen la esprimmalfacilajxoj per tio ne malaperas. Diferenco de skribitaj tekstoj kaj parolito dum konvesacioj diferencas ankau en la gepatra lingvo. Al parola lingvo similas ankau lingvouzo en babilejoj (skribaj) kie oni devas respondi tuj. Cxi tie videblas ne nur lingvoscipovo sed homa kapablo por publika parolo entute. Alia afero estas nesuficxo de parolpraktiko kaj ecx nesuficxo de auskultado de parola lingvo. Kompreneble auskulti oni povas radioelsendojn (ankaux per interreto) sed tio ne suficxas. Evoluo de komuniktekniko tamen permesas esperi ke la situacio jam sxangxigxas. Skaipo kaj aliaj parolkomunikiloj ebligas al esperantistoj (disigitaj en la tuta mondo) komunikigxi parole (vocxe). Jam eblas vocxaj babiladoj en babilejoj kaj konferencejoj... Mi certas ke jam baldaux distanca vocxkomunikado inter homoj cesas esti problemo. Restas tamen problemo kapabli publike paroli kaj en Esperanto kaj en la gepatra lingvo. Sendube la iniciato krei multajn vocxakompanitajn filmetojn kion eblas interrete rigardi estas bona afero. Sukceson!
Peeter Aitai
Disputoj en Snifejo (komenco)
Akirinte interretan konekteblon hejme antau paro da monatoj mi trovis por mi Gxangalon kaj gxian babilejon. Tie mi audis pri la Snifejo (http://pp.kpnet.fi/jhii/sablo) kaj la problemoj ekestantaj tie. Surloke evidentigxis ke Snifi (la mastro) intencas forigi supersignojn kaj "arestas" (ne enlasas plu) personojn kiuj aktive protestas kontrau tio. Krome li pravigis siajn reformojn kiel rajto kaj bezono plibonigi Esperanton (cxar tio estas planlingvo) kaj la supersignojn ne taugaj por komputiloj.
Mi ne estas lingvisto (ecx ne amatora), tamen mi eldiris kelkion pri tio.
(Bedaurinde mi ne konservis la tekstojn (krom la fino) kaj nun nur suprajxe kaj kurte prezentas la enhavon).
FALSAJ ARGUMENTOJ
Estis skribita ke pro komputiloj kaj mobiltelefonoj la supersignoj estas netaugaj (kaj la koncernaj programoj uzebligaj ilin kreas malbonan kodigon).
Mi diris ke la komputilprograma problemo estas jam historia jam de estinto. Krome la mobiltelefonoj ebligas per unufoja premado de butonoj skribi nur .adgjmptw kaj tio ne estas suficxa kialo por redukti cxiujn alfabetojn al nur tiuj literoj.
KONSILO
Mi konsilis al Snifi komenci sensupersignigon de la finna lingvo (por ke li komprenu kion tio signifas) kaj aldonis ke SE cxiuj grandaj lingvoj (la germana, franca k.a.) rifuzas ilin do tiam kompreneble ankau esperantistoj diskutu la literaran reformon.
RAJTOJ DE KOMUNUMO
Lingvo estas grava komunikilo de socio/lingvokomunumo. Tiu ilo estas grava por vivkapablo de la socio kaj pro tio de socio gardata. Multaj lingvoj estas pro tio kontrolataj de la komunumo en formo de sxtataj legxoj. Komunumo cxiam kontrauas agojn kiuj estas dangxeraj por konservigxo de boneco de vivbezonaj iloj. Esperanto naskigxis kiel projekto sed estas nun viva lingvo (simila al tiaj kiajn ni nomas naciaj). Krom amaso de cxiutagaj uzantoj de la lingvo oni ne rajtas ne atenti moralajn rajtojn de jam pluraj generacioj de denaskaj esperantistoj.
PRI LA FUNDAMENTO
En la mondo okazas konstante du malaj procedoj kunfaldigxo de lingvoj (dialektoj) (kiel ekzemplo estu ekesto de la estona au finna ("literatura") lingvo kaj dialektigxo de lingvoj (kiel ekzemplo estu jama suficxa malsimileco de la angla kaj usona angla lingvo(j)).
Se la komunumo ne gardas unuecon de tiu grava ilo per reguligo okazas gxia difektigxo. Kio okazas se la lingvo estas neunueca donanta al jugxisto eblon trakti legxojn lau propra deziro...
Por komparo taugas trafiko. Se mankas trafikreguloj do pro ilia bezono okazas loka reguligxo. (Senregula trafiko estas vivdangxera kaoso). Tiu lokeca praktiko kauzas malfacilojn al internacia trafiko. Ekzemple la dekstraflanka kaj maldekstraflanka trafiko. Kaj ne eblas iu ajn kompromiso ebligante samtempe ambau. Se oni poste penas kunordigi regulojn do tio kauzas gravajn malfacilajxojn. Malfelicxaj estas tiuj kiuj devas relerni la novajn regulojn malsimilajn au ecx malajn al sia jama praktiko. (Ekzemple mi donis transiron de Svedio de la maldekstra al la dekstra trafiko en mezo de la pasinta jarcento).
ALFABETOJ kaj SUPERSIGNOJ
En la mondo estas multaj literaroj, alfabetoj. Ekzistas ankau skriboj kie oni ne uzas literojn (kiel la cxina kie oni uzas hieroglifojn. Ili estas kutime uzataj 5000 sed eblas 10-oble pli). Plejparto de 3000-12000 lingvoj de la mondo (ilia kvanto estas ne certa ne pro nesciado de ili sed pro malfacileco fiksi cxu temas pri aparta lingvo au nur dialekto) uzas alfabetojn. Ekzistas alfabetoj kun tre multaj literoj kiel la khmera en Kambogxo kiu uzas 74 literojn kaj ekzistas lingvoj kiuj uzas tre malmultajn literojn kiel ekzemple la rodoka lingvo de Bougainville Insulo kiu uzas nur 11 literojn. La plej disvastigxintaj estas la latina kaj cirila alfabetoj kiuj ambau devenas de la greka kiu ankau ne estas la origino sed evoluigo de antauaj. Do plejparto de alfabetoj uzataj estas historiaj. Kompreneble eblas disputi pri tio cxu la uzataj alfabetoj estas bonaj ekzemple el vidpunkto de rimarkeblo kaj memoreblo de tiuj skribsignoj. Sed realo estas ke kelkaj alfabetoj (la plej grava inter ili la latina) estas daure uzataj por skriboj de tre multaj lingvoj. Sed la lingvoj havas malsamajn prononcojn (sonojn kiujn la literoj devas signi). Eblas uzi ekzemple fonetikan alfabeton (rigardu Internacia Fonetika Alfabeto en Vikipedio) per kio oni notas prononcon de fremdlingvaj vortoj en multaj vortaroj sed oni tamen preferas la tradiciajn. Por solvi tiun problemon oni uzas au kelkliteran "kodigon" de konkreta sono au kreas aldonajn literojn au kiel cxefa praktiko uzas diakritajn (aldonajn) signojn sur la literoj (ili povas esti au super au sub au apud au sur litero au kelkloke samtempe). Ni devas konstati ke plejparto de lingvoj jam historie uzas supersignohavajn literojn. Sed ne tio estas la cxefa komplikajxo. Malfaciligas aferon tio ke la samaj literoj estas uzataj por malsamaj sonoj (prononcataj malsame) en diversaj (ofte ecx proksimaj) lingvoj.
Lau mi alfabeto ne estas esence grava elemento de lingvo. Ekzemple la azerbajgxana lingvo uzis antau soveta tempo la araban alfabeton, dum soveta epoko la cirilan, nun la latinan. La lingvo restis kaj estas la sama. Ankau formo de trafiksignoj ne estas grava el vidpunkto de ilia loka uzado. Tamen internacia simileco kaj samsenceco de trafiksignoj gravas en internacia trafiko.
KIAL ZAMENHOF EKUZIS SUPERSIGNOJN
Mi neniam legis pri tio sed se iom pripensi la kialo evidentigxas.
La skriba formo de vortoj estas tre grava en fremdlingvoj sed grava ankau en la gepatra lingvo cxar nia memoro fiksas tiun "bildon" de la aspekto de vorto kaj trovas konsciajn kaj subkonsciajn asociojn por retrovo de infarmacio en la cerbo.
Zamenhof celis fari Esperanton pli facile lernebla per tio ke gxia leksiko (vortaro) estu kiel eble internacia. Sed samtempe la vortoj tiaj havis/as malsaman prononcon en diversaj lingvoj. La solvo per uzado de la supersignoj alportis sciatajn malfacilajxojn sed donis/as eblon konservi la aspektan formon de internaciaj vortoj. Do supersignoj en Esperanto estas bezonataj kaj multe pli bono ol malbono kaj ilia rifuzado estas ne racia.
Jen mallonge pri tio kion mi kiel nelingvisto diris al Snifi.
Peeter Aitai
Wednesday, 6 December 2006
Disputoj en Snifejo (fino)
La fina parto de disputoj pri la supersignoj en Snifejo (Nur miaj tekstoj)==========================================================
19.10.2006 11:29:12 GMT Peeter » Beleco ne estas objektivakriterio por taksi vivajn lingvojn. Beleco estas subjektiva lau plejparto deaspektoj. Krome ekzistas etikaj moralaj normoj kiujn oni ankau devas konsideri, ne nur pri lingvoj sed por ekzemple por homa eksteraĵo
=============
19.10.2006 11:31:50 GMT Peeter » Lingvoj realaj vivas same kiel vivas homoj au popoloj. Oni ne trovas celon de la vivo sed tio ekzistas malgrau ĉio
=============
19.10.2006 11:32:51 GMT Peeter » Nuntempa esperantistaro konsistas grandparte el esperantistoj kiuj ne estas "finvenkistoj"19.10.2006 11:33:45 GMT Peeter » Lau mi oni antauĉio devas klare difini celon kaj nur tiam eblas trovi taugan rimedon por solvi la problemon19.10.2006 11:34:28 GMT Peeter » Tio rilatas al planlingvaj kaj aliaj projektoj
=============
19.10.2006 11:36:23 GMT Peeter » Mi ripetas ke esperanto estas viva lingvo. Ĝia komunumo transformiĝis el plejpartefinvenkistoj al plejparto de simplaj konsumantoj
=============
19.10.2006 11:38:28 GMT Peeter » Ĉar la komunumo de tiulingvoestas kia ĝi estas, ne estas akceptebla iu ajn radikalasanĝo (same kiel ne estas akceptebla radikala ŝanĝo de la finna lingvo)
============
19.10.2006 11:40:02 GMT Peeter » Mi ripetas ke lau mi ĉiuj ideoj kiuj ne produktas rektan perforton kaj danĝeroj al aliaj estas bonvenaj kaj se ne tuj do eble iam poste iel utiligeblaj
==========================================================
19.10.2006 12:27:05 GMT Peeter » Supersignoj kiel problemo ekzistas (pejparte ekzistis) en plejparto de lingvoj. Pri bezono de ili en esperanto mi jam skribis pli frue, do ne ripetas.19.10.2006 12:28:47 GMT Peeter » Havi tajpikon au komputilbutonaron konforman al la propra lingvo povas ĝui ĉefe grandlingvanoj.19.10.2006 12:34:10 GMT Peeter » En Estonio reginta sovetaokupacia ordo kauzis ke tajpiloj estis malfacile akireblaj. Se entuteaĉeteblis, do produktitaj en Germanio au Jugoslavio kaj senestonaj literoj. Plejparto de tajpiloj ebligis tajpi supersignajn(ĉapelitajn) literojn per dufoja tajpado (komence supersigno,poste la litero). Mia tajpilo ebligis per plurfoja tajpado tajpiesperantajn literojn sed ne ĉiujn estonajn. En tiaj okazojoniau forlasas supersignojn entute au uzas aliajn supersignojn.19.10.2006 12:37:43 GMT Peeter » Anstatauigo de supersignajliterojper litergrupo sensupersigna estas eĉ pli malbona ol uzado dealdonaj signoj origine nepropraj en la lingvo. Dum sepdekaj jarojenEstonio telegrafo transiris al internacia telegrafkodo kajĉiujtelegramoj havis anstatau supersignaj literoj paron da aliaj. Tiokauzis ne nur konstantan ridadon kaj mokojn sed ankaumiskomprenojn.19.10.2006 12:40:37 GMT Peeter » Veno de komputila erao kaj demobiltelefonoj denove levis la demandon pri supersignoj. EnEsperantoeblas la h-sistemo kion proponis Zamenhof al presejoj kiuj nehavissupersignojn. Tiu solvo estis antauvidita kiel provizora kajtaugisnur tiutempe.19.10.2006 12:42:13 GMT Peeter » Lige kun la unua ondo dekomputilprograma disvastiĝo oni ĉefe uzis anglalingvajnprogramojn kaj supersignoj estis problemo, ne nur en Esperanto sedenplejparto de lingvoj19.10.2006 12:46:18 GMT Peeter » Malgrau tio ke ekzistis proponodeZamenhof por tiaj okazoj, plejparto de esperantistoj iris alianvojon. Mi komence dubis pri boneco de ĝi sed poste ekuzis. Lax-sistemo. Fakte ĝi estas eĉ pli bona ol h-sistemoĉarh estas litero en esperanta literaro sed x ne estas. Do estas plifacile rimarki ke temas ne pri litero sed signo (same kielsupersignonur iom aliforma kaj aliloke).19.10.2006 12:47:01 GMT Peeter » Tio ne estas normo sed uzatapraktiko pro sciataj kialoj.19.10.2006 12:48:09 GMT Peeter » Nuntempe supersignoj plu ne estasproblemo ĉar multaj grandaj lingvoj bezonis ilin kajprogramistoj faris ilin akireblaj (ankau por esperanto).19.10.2006 12:49:38 GMT Peeter » Se iu ankorau uzas malnovajnprogramojn au tajpilojn, tio ne estas konsiderinda kialo porrifuzisupersignojn.19.10.2006 12:51:51 GMT Peeter » Multaj babilejoj esperantaj estassupersignohavaj. Tamen troviĝas ankorau ankau tiaj kienecesasuzi h- au x-sistemon (Ekzemple babilejo de PEA(www.esperanto.pl)).19.10.2006 12:57:05 GMT Peeter » Tio kun kio mi puŝiĝisnunen snifejo estas tamen io eksterordinara. Por kompreni lafenomenonmi prenis al mi iom da tempo por ne ofendi la mastron kaj trovi plibonajn esprimojn por klarigi miajn koncernajn opiniojn.19.10.2006 13:04:44 GMT Peeter » (Daurigota poste)19.10.2006 13:04:59 GMT Peeter » Ĝis
==========
20.10.2006 12:55:38 GMT Peeter » Saluton Snifi!20.10.2006 12:56:46 GMT Peeter » Hodiau iom pri la literaroj kailiajsupersignoj en pli vasta politika kaj precipe lingvopolitikakonteksto.20.10.2006 12:58:10 GMT Peeter » Kiel vi verŝajne bone sciasofte literaro perforte altrudita portas signon de politika influo.20.10.2006 13:02:55 GMT Peeter » En komenco de pasinta jarcento ennordo oni kompilis skribajn lingvojn por malgrandaj lingvoj(multajel ili parencaj al la niaj). Literaro ekuzita estis la latina. DumlaStalina regado kiam en Sovetio regis ekstreme forta rusigo oniŝanĝis la literaroj de tiuj lingvoj al cirilaj. En tiajokazoj la lingvouzantoj kiuj perforte devas uzi aliajn literojnkonstante sentas sian diskriminadon kio maldemokratie perfortigasilin. Tio sento konserviĝas longe (multajn generaciojn).20.10.2006 13:06:47 GMT Peeter » Mi estas uzinta latinan literaronpor korespondado en la rusa lingvo. Mi estas uzinta literojnneproprajn al estona lingvo por korespondado estone. Mi estasuzintax-sistemon por esperantaj supersignaj literoj. En ĉiuj tiujokazoj tio estis libervola trovo de solvo al provizorakomunik-(skrib)-problemo.20.10.2006 13:11:10 GMT Peeter » Mi laboras nun en Anglujo. En niafabriko laboras multaj poloj kaj pluraj latvoj. Kiel pontolingvoiliuzas la rusan lingvon. Tio estas libervola uzo de momentedisponeblarimedo (alia rimedo, la angla estas al ili ne bone sciata). Tutealiaafero estas se ni rigardas la rusan lingvon en ĉirkonstancojkietio estia/as atributo de perforta rusigo. Mi opinias ke vi bonesciasekzempliojn kaj mi ne multe ilin donas nun.20.10.2006 13:13:45 GMT Peeter » Perforta ŝanĝo delingvoau eĉ literaro estas ne nur maldemokratia sed tio estas kielperforto kondamninda, en estremaj kazoj eĉ kiel krimopuninda.20.10.2006 13:19:24 GMT Peeter » Se iu konata finna presejo havasposedanton kiu ekŝatas svedan literaron kaj deklaras ke ekdenunli presas ĉiujn finnlingvajn librojn nur per la svedaliteraro.Kiel oni tion akceptas estas facile kompreni. Jes tiu presejoperdasklientojn. Sed fakte ankau konstantaj uzantoj-mendantoj estas enmalfacila situacio. Klientoj devas trovi alian presejon (tioprenastempon kaj energion kaj rimedojn k.t.p.). Do tia svediga decido depresejo alportas komprenatajn sekvojn.20.10.2006 13:23:21 GMT Peeter » Se subite okazas ke tiu (fikcia)sveda presejo en Finnlando ne nur deklaras ke oni nepre uzu lasvedanliteraron, sed se okazas ke klientoj transdonintaj siajnfinnlingvajnmanuskriptojn nur poste trovas ke la presitaj libroj estasliteraresensupersignaj... Tio estas krima okazo kaj certe klientojpostulusilian monon reen (kaj ili estus subtenataj de juĝejoj).20.10.2006 13:25:29 GMT Peeter » Ne ĉiuj leĝoj kiujncociogardas estas skribitaj kaj konataj kiel juraj. Ekzistas multajneskribitaj kondutreguloj kiujn oni nomas etikaj normaj, au moraloaukun similaj terminoj...20.10.2006 13:28:32 GMT Peeter » Se iu malfermas kafejon do laposedanto rajtas postuli iujn specifajn normojn en lia kafejo. Selakafejo jam laboras kaj havas konstantajn klientojn la mastro jam nehavas moralan rajton ŝanĝi siajn postulojn kiuj radikaleinfluus uzantojn de la ejo.20.10.2006 13:30:28 GMT Peeter » Kompreneble se postuloj estas nuriustrangaĵo kiel ekzemple postulo ke ĉiu rajtas manĝinur per la maldekstra mano, oni povas tion elteni unufoje (kajpostepreferas ne reveni).20.10.2006 13:33:53 GMT Peeter » Sed se la mastro postulas ke ekdenun ĉiuj vizitantoj devas esti nudaj kiel nudistoj??? Al plejparto de vkafejvizitantoj tia postulo estas neakceptebla. Se la mastro estus dekomence deklarinta ke estas kafejo de nudistoj, ĉiuj konsentus, sed nun la konstanta klientaro sentas sinelĵetita kaj komprenebla estas la malbonhumoro...20.10.2006 13:36:19 GMT Peeter » Sed se tiu mastro de kafejo nenur deklaras bonecon de nudeco en la kafejo, se li ne nur starigastianpostulon, se li perforte komencas senvestigi aliajn personojn enliakafejo??? Kompreneble tio estas krimo (ofte eĉ jura sedmoralakrimo ĉiuokaze).20.10.2006 13:41:50 GMT Peeter » Se konsideri realon ke esperantoestas unu el ne malgrandaj lingvoj kiu havas sian konstantanuzantaron (lingvokomunumon) kaj se ni konsentas ke perfortadopolitika estas neakceptebla ankau en linva sfero de socia vivo.Neniel eblas pravigi vian perfortan forigon de supersignoj ensnifejo!!!20.10.2006 13:44:00 GMT Peeter » Mi kredas ke vi havis bonanintenconplibonigi la lingvon. Povas esti ke viaj proponoj estas bonaj. Sedtio neniel pravigas viajn ĉirilatajn agojn kio estasperfortigode la lingvokomunumo..20.10.2006 13:44:54 GMT Peeter » Mi vidas ĉi tie nur 3sekvajnvojojn:20.10.2006 13:46:49 GMT Peeter » 1. Vi fermas la babilejon kaj pertio estas problemo solvita. Multaj bedauros pro ĝia malapero(verŝajne ankau vi mem) kaj samtempe multaj memoras amare(kajdiras ka la mastro estis freneza).20.10.2006 13:48:58 GMT Peeter » 2. Vi deklaras ke la babilejoestasekde nun nur por uzantoj de via lingvo Sniferanto. Esperantistojsentas sin elĵetitaj. Ŝajne unuopaj vizitoj nur restas.Viperdas amikojn kaj gastojn. Vi perdas ankau realan eblon reklamikajkonatigi viajn lingvoprojektojn...20.10.2006 13:52:30 GMT Peeter » 3. Vi publike deklaras keesperantistoj rajtas ĉi tie ankau estonte uzi sian lingvonkajla literaron de sia lingvo, Kaj samtempe tio estas loko kie oni uzaspraktike ankau sniferanton (vian lingvon). Ĉiu lingvo rajtasalekzisto, oni nur ne rajtas perfortan altrudon. Do dulingvababilejo...20.10.2006 13:55:49 GMT Peeter » 4. Kompreneble estus ankorau eblokeĉio restu kiel estis antau kelka tempo sed ŝajne tioestasne reala sciante viajn planojn, ofendiĝecon de iuj konstantajvizitanto (intoj) kaj komprenante ke sen klaraj publikaj deklarojkvereloj kaj malamikemo ne finiĝas...20.10.2006 13:59:57 GMT Peeter » Estas via ejo, vi estas la mastro, vi devas decidi kaj deklari! Mi deziras ke vi bone ĉionpripensukaj ne agu lau momentaj emocioj. Ofte okazas ke io kio ŝajnisbona dum rapida nepripensita ekuzo, alportos neatendite malbonanrezulton kion nur kun malfacilaĵoj eblas forigi. Ĝiskiamankorau eblos savi vian babilejon, vi povos tion fari.20.10.2006 14:01:49 GMT Peeter » Mi deziras al vi ĉion bonankajse via babilejo restos esperanta ni espereble rerenkontiĝos.20.10.2006 14:12:20 GMT Peeter » Kiam vi estos decidinta bonvolu sendi informon ankau al mi petro.esperantisto@mail.ee kaj se onineperfortigos min ĉi tie kaj se vi invitos, mi revenos. PeeterAitai
============
21.10.2006 14:03:13 GMT P.A. » Pri uzeblo de naciaj literojlegindasartikolo de Jukka Pietilainen en la revuo Monato. La artikolonomiĝas "Interrete ankau per naciaj literoj" kajtroviiĝasper www.esperanto.be/fel/publika/009040p.php
==========================================================
Bedaurinde mi ne konservis por mi la komencan parton de la disputo cxar mi opiniis ke la temo estas jam tiom multe klarigita de fakuloj ke gxia retraktado aliloke estas nebezonata. Do mi disputis kun Snifi nur pro tio ke li sxjne ne estis leginta konsiderindajn argumentojn kaj mi same (kaj ne trovis kion konsili al li por legado por ke li komprenu liajn erarojn).Nun videblas en interretaj grupoj ke la supersigna temo tamen estas ne gxisfino klara al multaj kaj diskutoj-disputoj daurigxas.
Sunday, 3 December 2006
Vikipedio - sukcesego de Esperanto
En interreto legeblas kelkie ke Vikipedio estas ne fidinda kaj ke por gxia uzo suficxas la angla. Pri la unua eldiro necesas konsenti sed pri la dua ne. La monda lingvoproblemo ne estas solvita per la angla lingvo (ecx en internacia komerco mi kutime ricevis de komercaj cxambroj de franclingvaj landoj franclingvajn respondojn al miaj anglalingvaj leteroj, en aliaj sferoj lingvoscipovo ecx pli malbonas). Apero de Vikipedio en diversaj lingvoj estas gxuste pro tio ke ne cxiu bone scipovas la anglan. Kaj kompreneble al esperantistoj estas Esperantlingva retenciklopedio grava bono, aplikajxo kio donas al la uzanto utilon de la lernita lingvo. Mi kun granda miro trovis ke kvanto de vikipediaj artikoloj en esperanto estas 60 000 kio estas pli ol 2-oble pli ol en la estona (mia gepatra) lingvo. Lau la kvanto de artikoloj Esperanto estas inter dudek plej grandaj lingvoj. Tio estas fakto kio klare propagandas por Esperanto. Oni nenion povas aserti pri la lingvoj kies artikolaro estas malgranda au en kiu artikoloj mankas entute, sed oni certe povas aserti ke lingvo en kiu estas tre granda kvanto da artikoloj havas nemalgrandan parolantaron. La lingvo kiu estas en sama rango kun la plej grandaj lingvoj sendube estas viva lingvo kun vivkapabla lingvokomunumo. Triumfo en Vikipedio estas pli grava evidenta pruvo ol iu ajn deklaracio. Sukceson al cxiu kiu helpas Vikipedion.
Peeter Aitai
Maristaj aferoj
Antau jam longa tempo mi okupigxis pri maraj aferoj en esperanto. Ekde 1980 ekzistis E.M.L.I. (Marista Mar-Ligo Internacia) kaj mi eldonis gxian "Informilo..."-n. Tiutempe la informilo estis dissendita al 52 adresoj de esperantistoj-maristoj/velsportistoj/boatantoj/maramikoj. Poste al mi oni transdonis liston de membroj de iam pli frue ekzistinta Marrondo kiu havis ankau 52 adresojn. La informilon multobligis tiam unu pola esperantisto logxanta en Bulgario. Kiam li migris en Australion mi perdis multobigeblon (Estonio estis tiam sub la soveta ordo kaj tie oni ecx ne revis pri permeso eldoni-multobligi ian tian gazeteton...). Do iom post iom cxesigxis ankaux kunlaboro pri maraj terminaroj.
Nun min kontaktis itala esperantisto Nicola Moradi kun la iniciativo pri cxirkaumonda velnavigado por porti cxien esperanto-standardon. Cxar nun estas jam epoko de interreto kaj ebla facila komunikado inter disigitaj personoj, eble estas tempo por reorganizi grupon de esperantistoj al kiu placxas maro.
Saturday, 2 December 2006
Nova socikultura fenomeno
Nuna disvastigiteco de interreto kaj uzeblo de gxi por esprimi siajn opiniojn kreas novan demokratian liberecon kiam oni povas publikigi kion ajn (Yahoo kaj Google grupoj, blogarejoj k.t.p.) Tio donas eblon por persona sinrealigo de persono ema (eblo senti sin verkisto, politika jxurnalisto, konatulo internacia k.a.) sed bedauxrinde kreas ankaux senrespondececon. Kreigxis socikultura fenomeno kiam la eblojn oni amase misuzas. Jam kriza farigxis situacio en komentariejoj de retaj jxurnaloj nacilingvaj. Tio estas rimarkebla globale. Granda parto de eldiroj estas sensencajxo kaj ofte ecx ofenda stultajxo. Videblas ankaux ekpenetro de tio en esperanto-medio. Kiel batali kun fiajxoj? Jen la demando...
Peeter Aitai
Kondomujo
Mi jxus legis en jxurnalo ke Japanujo (la lando kie okazos sekvontjara UK) konsumas 60% de kondomoj de la mondo (por cxiuj aliaj landoj sume restas 40%).
Interese cxu veturantoj al la kongreso devas ilin kunpreni mem aux ili estas disdonataj de UEA?
Friday, 1 December 2006
Kial Anglujo
Lige kun mia eklogxado en Britio kaj (provizora) restado cxi tie oni ofte demandas kial mi elektis Anglujon?
Jen kelkaj faktoroj influintaj min dum la decido.