Sunday 10 December 2006

Disputoj en Snifejo (komenco)

Akirinte interretan konekteblon hejme antaŭ paro da monatoj mi trovis por mi Ĝangalon kaj ĝian babilejon. Tie mi aŭdis pri la Snifejo (http://pp.kpnet.fi/jhii/sablo) kaj la problemoj ekestantaj tie. Surloke evidentiĝis ke Snifi (la mastro) intencas forigi supersignojn kaj "arestas" (ne enlasas plu) personojn kiuj aktive protestas kontraŭ tio. Krome li pravigis siajn reformojn kiel rajto kaj bezono plibonigi Esperanton (ĉar tio estas planlingvo) kaj la supersignojn ne taŭgaj por komputiloj.
Mi ne estas lingvisto (eĉ ne amatora), tamen mi eldiris kelkion pri tio.
(Bedaŭrinde mi ne konservis la tekstojn (krom la fino) kaj nun nur supraĵe kaj kurte prezentas la enhavon).

FALSAJ ARGUMENTOJ
Estis skribita ke pro komputiloj kaj mobiltelefonoj la supersignoj estas netaŭgaj (kaj la koncernaj programoj uzebligaj ilin kreas malbonan kodigon).
Mi diris ke la komputilprograma problemo estas jam historia jam de estinto. Krome la mobiltelefonoj ebligas per unufoja premado de butonoj skribi nur .adgjmptw kaj tio ne estas sufiĉa kialo por redukti ĉiujn alfabetojn al nur tiuj literoj.
KONSILO
Mi konsilis al Snifi komenci sensupersignigon de la finna lingvo (por ke li komprenu kion tio signifas) kaj aldonis ke SE ĉiuj grandaj lingvoj (la germana, franca k.a.) rifuzas ilin do tiam kompreneble ankaŭ esperantistoj diskutu la literaran reformon.
RAJTOJ DE KOMUNUMO
Lingvo estas grava komunikilo de socio/lingvokomunumo. Tiu ilo estas grava por vivkapablo de la socio kaj pro tio de socio gardata. Multaj lingvoj estas pro tio kontrolataj de la komunumo en formo de ŝtataj leĝoj. Komunumo ĉiam kontraŭas agojn kiuj estas danĝeraj por konserviĝo de boneco de vivbezonaj iloj. Esperanto naskiĝis kiel projekto sed estas nun viva lingvo (simila al tiaj kiajn ni nomas naciaj). Krom amaso de ĉiutagaj uzantoj de la lingvo oni ne rajtas ne atenti moralajn rajtojn de jam pluraj generacioj de denaskaj esperantistoj.
PRI LA FUNDAMENTO
En la mondo okazas konstante du malaj procedoj kunfaldiĝo de lingvoj (dialektoj) (kiel ekzemplo estu ekesto de la estona aŭ finna ("literatura") lingvo kaj dialektiĝo de lingvoj (kiel ekzemplo estu jama sufiĉa malsimileco de la angla kaj usona angla lingvo(j)).
Se la komunumo ne gardas unuecon de tiu grava ilo per reguligo okazas ĝia difektiĝo. Kio okazas se la lingvo estas neunueca donanta al juĝisto eblon trakti leĝojn laŭ propra deziro...
Por komparo taŭgas trafiko. Se mankas trafikreguloj do pro ilia bezono okazas loka reguliĝo. (Senregula trafiko estas vivdanĝera kaoso). Tiu lokeca praktiko kaŭzas malfacilojn al internacia trafiko. Ekzemple la dekstraflanka kaj maldekstraflanka trafiko. Kaj ne eblas iu ajn kompromiso ebligante samtempe ambaŭ. Se oni poste penas kunordigi regulojn do tio kaŭzas gravajn malfacilaĵojn. Malfeliĉaj estas tiuj kiuj devas relerni la novajn regulojn malsimilajn auŭ eĉ malajn al sia jama praktiko. (Ekzemple mi donis transiron de Svedio de la maldekstra al la dekstra trafiko en mezo de la pasinta jarcento).
ALFABETOJ kaj SUPERSIGNOJ
En la mondo estas multaj literaroj, alfabetoj. Ekzistas ankaŭ skriboj kie oni ne uzas literojn (kiel la ĉina kie oni uzas hieroglifojn. Ili estas kutime uzataj 5000 sed eblas 10-oble pli). Plejparto de 3000-12000 lingvoj de la mondo (ilia kvanto estas ne certa ne pro nesciado de ili sed pro malfacileco fiksi ĉu temas pri aparta lingvo au nur dialekto) uzas alfabetojn. Ekzistas alfabetoj kun tre multaj literoj kiel la khmera en Kamboĝo kiu uzas 74 literojn kaj ekzistas lingvoj kiuj uzas tre malmultajn literojn kiel ekzemple la rodoka lingvo de Bougainville Insulo kiu uzas nur 11 literojn. La plej disvastiĝintaj estas la latina kaj cirila alfabetoj kiuj ambaŭ devenas de la greka kiu ankaŭ ne estas la origino sed evoluigo de antaŭaj. Do plejparto de alfabetoj uzataj estas historiaj. Kompreneble eblas disputi pri tio ĉu la uzataj alfabetoj estas bonaj ekzemple el vidpunkto de rimarkeblo kaj memoreblo de tiuj skribsignoj. Sed realo estas ke kelkaj alfabetoj (la plej grava inter ili la latina) estas daŭre uzataj por skriboj de tre multaj lingvoj. Sed la lingvoj havas malsamajn prononcojn (sonojn kiujn la literoj devas signi). Eblas uzi ekzemple fonetikan alfabeton (rigardu Internacia Fonetika Alfabeto en Vikipedio) per kio oni notas prononcon de fremdlingvaj vortoj en multaj vortaroj sed oni tamen preferas la tradiciajn. Por solvi tiun problemon oni uzas aŭ kelkliteran "kodigon" de konkreta sono aŭ kreas aldonajn literojn aŭ kiel ĉefa praktiko uzas diakritajn (aldonajn) signojn sur la literoj (ili povas esti aŭ super aŭ sub aŭ apud aŭ sur litero aŭ kelkloke samtempe). Ni devas konstati ke plejparto de lingvoj jam historie uzas supersignohavajn literojn. Sed ne tio estas la ĉefa komplikaĵo. Malfaciligas aferon tio ke la samaj literoj estas uzataj por malsamaj sonoj (prononcataj malsame) en diversaj (ofte eĉ proksimaj) lingvoj.
Laŭ mi alfabeto ne estas esence grava elemento de lingvo. Ekzemple la azerbajĝana lingvo uzis antaŭ soveta tempo la araban alfabeton, dum soveta epoko la cirilan, nun la latinan. La lingvo restis kaj estas la sama. Ankaŭ formo de trafiksignoj ne estas grava el vidpunkto de ilia loka uzado. Tamen internacia simileco kaj samsenceco de trafiksignoj gravas en internacia trafiko.
KIAL ZAMENHOF EKUZIS SUPERSIGNOJN
Mi neniam legis pri tio sed se iom pripensi la kialo evidentiĝas.
La skriba formo de vortoj estas tre grava en fremdlingvoj sed grava ankaŭ en la gepatra lingvo ĉar nia memoro fiksas tiun "bildon" de la aspekto de vorto kaj trovas konsciajn kaj subkonsciajn asociojn por retrovo de infarmacio en la cerbo.
Zamenhof celis fari Esperanton pli facile lernebla per tio ke ĝia leksiko (vortaro) estu kiel eble internacia. Sed samtempe la vortoj tiaj havis/as malsaman prononcon en diversaj lingvoj. La solvo per uzado de la supersignoj alportis sciatajn malfacilaĵojn sed donis/as eblon konservi la aspektan formon de internaciaj vortoj. Do supersignoj en Esperanto estas bezonataj kaj multe pli bono ol malbono kaj ilia rifuzado estas ne racia.

Jen mallonge pri tio kion mi kiel nelingvisto diris al Snifi.

Peeter Aitai

1 comment:

Anonymous said...
This comment has been removed by a blog administrator.