Sunday 10 December 2006

Nenormala esperantisto

la 30-an de novembro 2006 Anton Oberndorfer skribis en sia artikolo "Misproporcio" en soc.culture.esperanto Google Group interalie jenon:
Normala esperantisto eble nur unufoje dum la jaro vere parolas la lingvon dum internacia aranĝo. Dum la cetera tempo de la jaro tiu esperantisto eĉ apenaŭ aŭdas la lingvon sed nur legas kaj skribas (hodiaŭ ĉefe en la interreto).
Al tio mi respondis:
Laŭ difino de A.Oberndorfer mi ne estas normala esperantisto sed tiu nenormaleco ne malhelpas al mi eldiri mian opinion. Dum mia edzeco kio daŭris 15 jarojn Esperanto estis mia sola hejma lingvo kaj ĉefe parola kaj ne skriba. Post deko da jaroj mi rimarkis ke mi jam uzas ĝin kiel la gepatran ne pensante pri la lingvo kaj ne plu sentante specifan plezuron de ĝia uzado. Tamen la esprimmalfacilaĵoj per tio ne malaperas. Diferenco de skribitaj tekstoj kaj parolito dum konvesacioj diferencas ankaŭ en la gepatra lingvo. Al parola lingvo similas ankaŭ lingvouzo en babilejoj (skribaj) kie oni devas respondi tuj. Ĉi tie videblas ne nur lingvoscipovo sed homa kapablo por publika parolo entute. Alia afero estas nesufiĉo de parolpraktiko kaj eĉ nesufiĉo de aŭskultado de parola lingvo. Kompreneble aŭskulti oni povas radioelsendojn (ankaŭ per interreto) sed tio ne sufiĉas. Evoluo de komuniktekniko tamen permesas esperi ke la situacio jam ŝanĝiĝas. Skajpo kaj aliaj parolkomunikiloj ebligas al esperantistoj (disigitaj en la tuta mondo) komunikiĝi parole (voĉe). Jam eblas voĉaj babiladoj en babilejoj kaj konferencejoj... Mi certas ke jam baldaŭ distanca voĉkomunikado inter homoj ĉesas esti problemo. Restas tamen problemo kapabli publike paroli kaj en Esperanto kaj en la gepatra lingvo. Sendube la iniciato krei multajn voĉakompanitajn filmetojn kion eblas interrete rigardi estas bona afero. Sukceson!

Peeter Aitai

No comments: