Friday 15 December 2006

Neaŭdeblaj sonoj

Jam antaŭ ioma tempo (eble antaŭ jaro) mi aŭdis pri interesa psikologia esploro klariganta kial al iuj estas malfacile prononci sonojn kiujn aliaj aŭdas kaj prononcas klare. Laŭ tiu esploro oni asertas ke personoj ofte ne aŭdas parolsonojn kiujn ili ne aŭdis dum la infanaĝo. Temas ne pri tio ke la orelo ne aŭdas ilin sed pri tio ke la cerbo ne distingas ilin kiel aparta sono. Do se infano aŭdis nur la gepatran lingvon kiu uzas nur b, d, g kaj neniam uzas p, t, k la persono ne povas plenaĝe prononci p, t, k pro tio ke li ne aŭdas tiujn sonojn (lia cerbo ne diferencigas ilin). (Tiu ĉi ekzemplo estas mia sed konforma al la aserto). Eble tio klarigas ankaŭ kial al esperantistoj de iuj nacioj estas malfacile lerni korektan prononcadon de Esperanto.
Peeter Aitai

No comments: