Sunday 3 December 2006

Vikipedio - sukcesego de Esperanto

En interreto legeblas kelkie ke Vikipedio estas ne fidinda kaj ke por ĝia uzo sufiĉas la angla. Pri la unua eldiro necesas konsenti sed pri la dua ne. La monda lingvoproblemo ne estas solvita per la angla lingvo (eĉ en internacia komerco mi kutime ricevis de komercaj ĉambroj de franclingvaj landoj franclingvajn respondojn al miaj anglalingvaj leteroj, en aliaj sferoj lingvoscipovo eĉ pli malbonas). Apero de Vikipedio en diversaj lingvoj estas ĝuste pro tio ke ne ĉiu bone scipovas la anglan. Kaj kompreneble al esperantistoj estas Esperantlingva retenciklopedio grava bono, aplikaĵo kio donas al la uzanto utilon de la lernita lingvo. Mi kun granda miro trovis ke kvanto de vikipediaj artikoloj en esperanto estas 60 000 kio estas pli ol 2-oble pli ol en la estona (mia gepatra) lingvo. Laŭ la kvanto de artikoloj Esperanto estas inter dudek plej grandaj lingvoj. Tio estas fakto kio klare propagandas por Esperanto. Oni nenion povas aserti pri la lingvoj kies artikolaro estas malgranda aŭ en kiu artikoloj mankas entute, sed oni certe povas aserti ke lingvo en kiu estas tre granda kvanto da artikoloj havas nemalgrandan parolantaron. La lingvo kiu estas en sama rango kun la plej grandaj lingvoj sendube estas viva lingvo kun vivkapabla lingvokomunumo. Triumfo en Vikipedio estas pli grava evidenta pruvo ol iu ajn deklaracio. Sukceson al ĉiu kiu helpas Vikipedion.

Peeter Aitai

No comments: