Sunday 3 December 2006

Maristaj aferoj

Antaŭ jam longa tempo mi okupiĝis pri maraj aferoj en esperanto. Ekde 1980 ekzistis E.M.L.I. (Marista Mar-Ligo Internacia) kaj mi eldonis ĝian "Informilo..."-n. Tiutempe la informilo estis dissendita al 52 adresoj de esperantistoj-maristoj/velsportistoj/boatantoj/maramikoj. Poste al mi oni transdonis liston de membroj de iam pli frue ekzistinta Marrondo kiu havis ankaŭ 52 adresojn. La informilon multobligis tiam unu pola esperantisto loĝanta en Bulgario. Kiam li migris en Aŭstralion mi perdis multobigeblon (Estonio estis tiam sub la soveta ordo kaj tie oni eĉ ne revis pri permeso eldoni-multobligi ian tian gazeteton...). Do iom post iom ĉesiĝis ankaŭ kunlaboro pri maraj terminaroj.
Nun min kontaktis itala esperantisto Nicola Moradi kun la iniciativo pri ĉirkaŭmonda velnavigado por porti ĉien esperanto-standardon. Ĉar nun estas jam epoko de interreto kaj ebla facila komunikado inter disigitaj personoj, eble estas tempo por reorganizi grupon de esperantistoj al kiu plaĉas maro.

No comments: