Saturday 23 December 2006

Korektoj

LA NOMOJ DE SEMAJNTAGOJ
Erare estas notita ke dimanĉo estas sanktatago ankaŭ en la finna lingvo. Finne ĝi nomiĝas sunnuntai - suntago. Pli pri la temo legeblas en SCE http://groups.google.com/group/soc.culture.esperanto

MARISTAJ AFEROJ
Naskiĝtempo de EMLI estas 1978 (la 63-a UK en Varna, Bulgario). 1980 (dum la 36-a IJK en Rauma, Finnlando) mi penis trovi eblon por ĝia oficiala registriĝo. (Pli detale estonte.)

KRIZO?
Pro la artikoleto en la blogo mi ricevis personan leteron de ĝenerala direktoro de UEA s-ro Osmo Buller. Kaj ĉar mi opinias UEA (la centra organizaĵo de esperantistoj) mia organizaĵo, mi nun pagis al ĝi kotizon kaj por la finiĝanta kaj por la sekvonta jaroj. Tio estas mia modesta monkontribuo por subteni la asocion (mi ja pagas membrokotizon al Friends of Liverpool Museums (Amikoj de Liverpoolaj Muzeoj) por ilia subteno do kial do ne subteni esperanton...).

EBLAJ ERAROJ
Ĉar la blogo estas mia privata taglibro mi ne tre serioze redaktas la enmetatajn tekstojn kiel mi faras pri la artikoloj por gazetoj. Do bonvolu pardoni eblajn erarojn, ne bonan lingvouzon kaj provizoran mankon de supersignohavaj literoj.

Peeter Aitai - petro.esperantisto@mail.ee

1 comment:

Anonymous said...
This comment has been removed by a blog administrator.